Internationale Bauausstellung Emscher Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internationale Bauausstellung Emscher Park
development plan • Internationale Bauausstellung
Lando(j) Germanio vd
vdr

La Internationale Bauausstellung Emscher Park, mallonge IBA Emscher Park, en esperanto Internacia Konstruo-Ekspozicio Emscher Park estis programo de la federaciero Nordrejnvestfalio por la subigo de la struktura krizo en la norda Ruhr-Regiono. Ĝi komenciĝis la 21-an de aprilo 1989; ĝia agado finiĝis en 1999. Ĝi kontribuis definitive al nova memkonscio de la regiono.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Tasko de ĉi tiu internacia konstruo-ekspozicio estis, meti per novaj ideoj kaj projektoj sur la urbarĥitektura, socia, kultura kaj ekologia kampoj impulsojn por la ekonomia ŝanĝo de malnova industriregiono en la norda Ruhr-Regiono, la Emscher-Regiono. En ĉi tiu procedo de strukturŝanĝo IBA Emscher Park kunlaboris vastabaze kun multaj kunagandoj: kun la komunumoj, entreprenoj, ligoj, initiativaj asocioj kaj civitanoj. 17 komunumoj de la Ruhr-Regiono estis aliĝintaj al la konstruekspozicio: Duisburg, Oberhausen, Mülheim ĉe Ruhr, Bottrop, Essen, Gladbeck, Bochum, Gelsenkirchen, Recklinghausen, Herne, Herten, Castrop-Rauxel, Waltrop, Lünen, Dortmund, Kamen kaj Bergkamen.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Kadre de dek jaroj la programo de IBA Emscher Park evoluis kaj realigis proks. 120 projektojn sur la ĉefaj laborkampoj

Entute oni investis proks. 2,5 miliardojn da eŭroj en la projektojn de IBA, de ili 1,5 miliardoj el publikaj kaj 1 miliardo el privataj fontoj. Laŭ aliaj indikoj la investoj sumiĝas eĉ je kvin miliardoj.[1]

Al la ĉefaj novigoj de IBA Emscher Park apartenas:

  • cikla ekonomio je la areokonsumo kaj je la domostoko, je la energikonsumo kaj en la akvoekonomio,
  • alikonstruo de centra kaj malnoviĝinta rubakvo-transporto de la Emscher-Sistemo,
  • Kreado per la Emscher-Landschaftspark la plej grandan kunligan projekton de (re-)konstruo de pejzaĝo en Eŭropo,
  • iniciati la ekloĝon de ekonomiaj entreprenoj sur ne plu uzitaj areoj de la minindustrio,
  • atentado pri konstruokvalito kaj bona arĥitekturo je novkonstruo kaj aliuzo de jam ekzistaj konstruaĵoj,
  • impetoj por la provizo de etsalajruloj per financeblaj loĝejoj per la projekto „Einfach und selber Bauen“ [simpla konstruo per memlaboro],
  • konservado de la atestaĵoj de industrikultura epoko tiadimensie unika, metante ilin en novan urbokonstruan kaj pejzaĝan medion kaj ripari ilin por novaj uzoj.

IBA Emscher Park nuntempe[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ hodiaŭ la postsignoj de IBA Emscher Park estas videblaj. Unuflanke la gravaj industrikulturaj kaj pejzaĝaj projektoj proponas elstarajn lokojn de malfora ripozo kaj de kulturo, ekz. la Jarcentohalo en Bochum, la Gasometro en Oberhausen kaj la Landschaftspark Nord en Duisburg. Sed ankaŭ organize la tenanta organizaĵo same kiel la ideo de IBA estis daŭrigata kaj travivas per la Itinero de la Industrikulturo kaj per ĉiujare okazantaj aranĝoj kiel ekz. ExtraSchichtRuhrtriennale rektan kontinuigon. La sukcesa kandidatiĝo de la Ruhr-Regiono por RUHR.2010 – Kultura Ĉefurbo de Eŭropo preskaŭ ne estus pensebla sen la komunaj spertoj kaj aparte sen la ekestintaj lokoj de la industrikulturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Ganser: Liebe auf den zweiten Blick. Internationale Bauausstellung Emscher Park. Harenberg, Dortmund 1999, ISBN 3-611-00824-9
  • Roland Günter, Günter Mowe (fotisto), Roland Göhre (ilustristo): Im Tal der Könige. Ein Reisebuch zu Emscher, Rhein und Ruhr. (Im Auftrag der IBA Emscher Park). Klartext, Essen 1994, 4-a eldono, daŭrigata eldono post fino de IBA, Essen 1999.ISBN 3-88474-044-X.
  • Peter Liedtke: Skulptur Emscherpark. Ekspozicia katalogo de Ludwig Galerie Schloss Oberhausen, Oberhausen 2001, Informoj pri Internationale Bauausstellung Emscher Park en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Christa Reicher, Thorsten Schauz: IBA Emscher Park. Die Wohnprojekte 10 Jahre danach. Klartext, Essen 2010, ISBN 978-3-8375-0255-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]