Iranŝahr
Iranŝahr · ايرانشهر | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Sistano kaj Baluĉistano | ||
Telefonkodo | 0547 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 750 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 12′ N, 60° 41′ O (mapo)27.202560.684722222222Koordinatoj: 27° 12′ N, 60° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 566 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Iranshahr [+] | |||
Iranŝahr (perse ايرانشهر) estas universitata urbego kaj distrikta ĉefurbo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en sudorienta Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 562 m
- Loĝantaro: 113,750 en 27,248 familioj en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 547
Geografio
[redakti | redakti fonton]Iranŝahr situas en la suda landparto. Bampur troviĝas 24, Zahedano (provinca ĉefurbo) 255, Bandar Abaso 766, Teherano aere 1287, voje 1550 km [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En la historiaj tempoj la loknomo estis Pahrah (perse: پهره), foje Fahrej. Aleksandro la Granda tie festis konkeron de Hindio. Baldaŭ la teritorio estis invadita kaj konkerita multfoje dum la historio. Mohamed Reza Pahlavi alinomis la urbon al la hodiaŭa nomo en ĉirkaŭ 1941. La urba municipo estis fondita en 1940.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Iranŝahr gravas la manfaraĵoj (teksaĵoj, argilaĵoj, medaloj).
Klimato
[redakti | redakti fonton]Iranŝahr situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen (BWh). La jara meza temperaturo estas 28 °C, la aŭgusta rekordo estas 50 °C. Inter decembro-februaro foje frostas. La averaĝa precipitaĵo estas nur 115 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-novembro apenaŭ.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Iranŝahr renkontiĝas 2 ĉefvojoj laŭ nordo-sudo, respektive oriento-okcidento. La urbego havas flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- universitatoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (perse)