Irena Schirtładze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irena Schirtładze
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1928 (1928-04-07)
en Lvivo
Morto 14-an de septembro 1944 (1944-09-14) (16-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo flegisto • rezistobatalanto
vdr

Irena Schirtładze pseŭdonomo "Irka" (naskiĝis la 7-an de aprilo 1928 en Lvovo, mortis la 14-an de septembro 1944 en Varsovio) – kartvelino, en la Ribelo de Varsovio volontulino-sanitariistino en bataliono "Parasol" (Ombrelo).

Filino de Arkadiusz Schirtładze kaj Janina Schirtładze el domo Kicińska. En la jaroj 1937-1939 loĝis en Dęblin. Ŝia patro estis kartvela oficiro (aviada kapitano). En Dęblin instruis polajn pilotojn. Partoprenis germanan invadon en Pollando. Malliberigita de Ruĝa Armeo, murdita en Katin.

Irena Schirtładze aliĝis al bataliono "Parasol" en la unuaj tagoj de la ribelo de Varsovio aŭguste 1944 dum bataloj de tiu ĉi taĉmento en Wola. Aldelegita al la 3-a kompanio trapasis la batalitineron de "Parasol" el Wola, tra Malnova Urbo, Śródmieście, ĝis Czerniaków, kie estis grave vundita ĉe la str. Ludna. 16-jarulino.

Distingita de Batal-Kruco. Entombigita en la segmentoj de soldatoj kaj sanitariistinoj de la bataliono "Parasol" en Tombejo Powązki Wojskowe en Varsovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]