Irena Sendlerowa
Irena Sendlerowa | |
---|---|
Pola sociala laboristino, savinto de 2500 judaj infanoj antaŭ morto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Irena Krzyżanowska |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1910 en Varsovio, Pollando |
Morto | 12-an de majo 2008 en Varsovio, Pollando |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio |
Familio | |
Patro | Stanisław Krzyżanowski |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | clinical nurse specialist • rezistobatalanto • socia laboristo • aktivulo • socia aktivisto • administrator • edukisto • humanitaristo |
Irena SENDLEROWA (* la 15-an de februaro 1910 en Varsovio; † la 12-an de majo 2008 en Varsovio) naskiĝis kiel filino de pola familio, kiu vivis en la ĉirkaŭo de Varsovio. Ŝia patro estis kuracisto kies klientoj ĉefe estis malriĉaj judoj.
Dum la dua mondmilito dum la germana sieĝo de Pollando, ŝi vivis en Varsovio kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto.
En decembro de 1942, la nove kreita Żegota, konsilantaro por helpi la judojn, nomumis ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie ŝi portis stelon de Davido. Ŝi kunlaboris kun infana sekcio de la urba administraro, ligita kun la Centra Bonfara Konsilantaro, pola helpa organizaĵo sub Germana kontrolo.
Ŝi organizis kontrabandadon de la judaj infanoj el la geto kaj metadon ĉe anstataŭaj polaj familioj, ĉe Varsovia orfejo, ĉe la Fratinoj de la Familio de sankta Maria kaj katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Chotomowo.
Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis severe torturita kaj ricevis mortopunon. Żegota savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭrigis labori por la judaj infanoj. En 1983 ŝi estis rekonita de la Israela Supera Kortumo kiel Justulo inter la nacioj. En la 10-a de oktobro 2003 Irena ricevis la honorigon Ordeno de la Blanka Aglo, la plej altan polan civilan honorigon.
Eksteraj ligiloj
greke Zofia Banet-Fornalowa: POLLANDO: Listo de Sendler: pri Irena SENDLEROWA Monato (gazeto) 2004/11 p.18