István Bársony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Bársony

István BÁRSONY [iŝtvAn bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bársony István estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ĉasisto, membro de Societo Petőfi (1894), membro de Societo Kisfaludy (1898).

Tombeja skulptaĵo pri István Bársony

István Bársony naskiĝis la 15-an de novembro 1855 en Sárkeresztes. Li mortis la 12-an de marto 1928 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bársony frekventis lernejojn en Nagykároly, Pozsony, Szatmárnémeti, universitatojn en Pozsony kaj en Budapeŝto. Ekde 1881 li aliĝis al staboj de diversaj periodaĵoj, kie li diligente verkis artikolojn. Li debutis novelisto en 1886. Poste li aperigis ankaŭ romanojn kun temoj pri ĉasado.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Resume aperis 44 volumoj
  • A szabad ég alatt (Subĉiele) - novelaro - 1888
  • Erdőn-mezőn (Arbare-kampe) 1894
  • A rab király szabadon (La mallibera reĝo libere) - fantasta bestoromano - 1903
  • Este (Vespere) - noveloj - 1914

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo sur la naskiĝdomo
  • strato en Budapeŝto
  • memortabulo ĉe arbara fonto
  • 2 lernejoj prenis la nomon "Bársony István"
  • bicikla konkurso prenis la nomon "Bársony István"

Fontoj[redakti | redakti fonton]