István Cornides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Cornides
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1920 (1920-12-07)
en Komjatice
Morto 1-an de decembro 1999 (1999-12-01) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

István CORNIDES [iŝtvAn kornides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cornides István estis ĉeĥoslovakiana hungara fizikisto, profesoro.

István Cornides [1] Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de decembro 1920 en Ĉeĥoslovakio en Komjatice. Li mortis la 1-an de decembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Cornides apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li abiturientis en benediktana gimnazio en Komárno, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1942. Post siaj studoj li laboris en la universitata fizika instituto apud György Békésy. En 1944 li soldatiĝis, poste li estis militkaptito de la brita armeo. En 1946 li povis hejmenveni kaj laboris plu en la instituto. Li okupiĝis pri Mas-spektrogramoj. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis komitatestro de la universitato, tial post falo de la revolucio li estis kondamnita je prizono, krome li estis forigita de la universitato. Ĝis 1964 li estis laboristo en Kazincbarcika. En 1964 li estis nomumita katedrestro de Universitato de Miskolc. Inter 1966-1985 li laboris en instituto pri minado, kie li same okupiĝis pri mas-spektrogramoj. Interrompo okazis en 1968, tiam li estis gastoprofesoro en Ĉeĥoslovakio, post jaroj li instruis dufoje en Tokio. Depost fino de la socialismo Universitato de Budapeŝto nomumis lin titulara profesoro. Li ricevis ĉeĥoslovakiajn kaj hungarajn memormedalojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.