István Gulyás (tenisisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gulyás (tenisisto)
István Gulyás en 1964
István Gulyás en 1964
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1931 (1931-10-13)
en Pécs
Morto 31-an de julio 2000 (2000-07-31) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

István Gulyás [iŝtvAn gujAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gulyás István estis hungara tenisisto, olimpiano, trejnisto, arkitekto.

István Gulyás[1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1931 en Pécs, li mortis la 30-an de julio 2000 (laŭ WikiData la mortotago estas la 31-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gulyás akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957. Poste dum sia sporta kariero li estis arkitekto en Budapeŝto, pli poste trejnisto. Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis filon. Li ricevis internacian premion Honesto en 1967, fine en 2008 postmortan premion.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Gulyás komence estis tenisisto en sia naskiĝurbo, poste en ĉefurba sportklubo inter 1952-1986. Li estis hungara ĉampiono ekde 1954 15-foje unuoble, krome po naŭfoje virduope respektive variduope, fine teamme 27-foje. Li ricevis oran medalon en Universiado en 1957, krome en Roland Garros li estis la dua en 1966. Depost sia aktiva sporta kariero inter 1977-1987 li estris la hungaran tenisan asocion, krome inter 1982-1997 li estis trejnisto en Okcidenta Germanio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]