István Máday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Máday
Persona informo
Naskonomo Máday István Ignác
Naskiĝo 5-an de aprilo 1879 (1879-04-05)
en Budapeŝto
Morto 17-an de junio 1959 (1959-06-17) (80-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Izidor Máday
Frat(in)o Andor Máday
Infanoj 3
Okupo
Okupo kuracisto • neŭrologo
vdr

István Máday [iŝtvAn mAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máday István estis hungara kuracisto, neŭrologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis marosi [maroŝi] ekde 1899, lia patro estis Izidor Máday, lia frato estis Andor Máday.

István Máday[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1879 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de junio 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Máday akiris diplomon el ŝtatscienco en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1900, poste li estis armea oficiro ĝis 1909. Iom poste li studis medicinon en universitatoj de Budapeŝto, Prago, Vieno kaj Innsbruck. Li estis asistanto en Prago (1912-1914) kaj li akiris medicinan diplomon en 1916. Li partoprenis ankaŭ en la 1-a mondmilito ĉefe kiel armea kuracisto. Inter 1921-1928 li estis asistanto en Scienca Universitato István Tisza kaj en 1927 li habilitiĝis, fine li instruis plu jam en pli alta instrua rango. Inter 1928 kaj 1950 li estis ankaŭ privata kuracisto en Budapeŝto, poste li estis ĉefkuracisto en ŝtata kuracejo. Li kontribuis en koncernaj revuoj. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A ló szellemi tehetségei. – A ló érzelemvilága. – A physikai problémák kialakulásának kezdete. (1909)
  • Psychologie des Pferdes und der Dressur (1912)
  • Az ifjúság pályaválasztása, tekintettel a hadiárvákra (1918)
  • A családi kataszter kérdései. – Az iskolaorvosi törzslapról. – Az osztrák iskolareformról. (1926)
  • Modern nevelés és individuálpszichológia (1933)
  • Individuálpszichológia (monografio, 1941)
  • A „Psychopathia martialis“ kritikája (1946)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.