István Sándor Fászl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Sándor Fászl [iŝtvAn ŝAndor fAsl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fászl István Sándor estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, ornitologo.

Memortabulo pri István Sándor Fászl

István Sándor Fászl [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1838 en Kőszeg. Li mortis la 26-an de januaro 1900 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Sándor Fászl frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szombathely, dum li aliĝis al la benediktanoj en 1855. Li lernis teologion en Győrszentmárton, kie li pastriĝis en 1862. Inter 1861 kaj 1867 li instruis en sia naskiĝurbo, poste ĝis 1895 en benediktana gimnazio de Sopron. En la proksima lago Fertő li esploris birdojn, muŝojn kaj florojn. Eĉ Franz Ferdinand d'Este kaj Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vidis lian grandan kolektaĵon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sopron madarai (Birdoj de Sopron), (1883)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Sopron

Fontoj[redakti | redakti fonton]