István S. Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István S. Nagy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1934 (1934-01-20)
en Köröstarcsa
Morto 20-an de januaro 2015 (2015-01-20) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Katalin Csongrádi
Infano 1
Okupo
Okupo kantotekstisto • kantoverkisto
vdr

István S. Nagy [iŝtvAn eŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo S. Nagy István estis unu el la plej famaj hungaraj tekstopoetoj. Lia nobela antaŭnomo estis sárosberkeszi [ŝArosberkesi], kion li kaŝis dum la socialismo, li uzis nur la majusklon S. Lia edzino estis Katalin Csongrádi.

István S. Nagy[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1934 en Köröstarcsa, li mortis la 20-an de januaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István S. Nagy ne frekventis gimnazion, li estis laboristo. Tamen li ŝatis krei rimojn, kiuj ne fariĝis poemoj, sed baldaŭe ŝlagrotekstoj. Sekvis la trijara soldatservo, kie li drumadis. Ŝajnas, lia tekstopoeta kariero komenciĝis en 1957 depost la falinta hungara revolucio de 1956, tiam iomete la etoso estis pli bona. Ekde tiam en la sekvaj jardekoj preskaŭ ĉiuj ŝlagrorkestroj aŭ ŝlagrokantistoj prezentis liajn tekstojn. Laŭ [1] tiuj orkestroj/kantistoj estis 131, nombroj de la tekstoj estas nekalkuleblaj. En 1962 li konatiĝis kun András Payer, ili longtempe kreis ŝlagrojn, eĉ duope ili recitalis. Tekstojn de Nagy eĉ la rigora ŝlagrokomisiono akceptis. Li ricevis premiojn inter 1993-2014.

Elektitaj ŝlagrotekstoj [2][redakti | redakti fonton]

  • Merre jártál tegnap este? (1957, tuj tutlanda debuta ŝlagro)
  • Két gézengúz (1962, pere de tio komenciĝis kariero de Zsuzsa Koncz)
  • Rohan az idő (1963, komponisto estis Levente Szörényi, kantistino Zsuzsa Koncz)
  • Elmegyek (1984, kantisto Péter Máté, baldaŭ kun franca teksto Sylvie Vartan)
  • Azért vannak a jó barátok; Ott állsz az út végén; Egyszer véget ér a lázas ifjúság; Hull az elsárgult levél; Zene nélkül mit érek én? (kantisto Péter Máté)
  • Gedeon bácsi (komponisto András Payer)
  • Csavard fel a szőnyeget; Repül a varázsszőnyeg (komponisto Miklós Fenyő)
  • Fehér sziklák (kantisto Zorán Sztevanovity)
  • Múlnak a gyermekévek (komponisto Gábor Ihász)
  • Szóljon hangosan az ének (kantisto Rezső Soltész)
  • Nem vagyok én apáca; Fák, virágok, fény (kantisto Sarolta Zalatnay)
  • Azt mondta az anyukám
  • Egy fiú a házból
  • Kell hogy várj

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Elmegyek. Máté Péter emlékére (1985)
  • Csak hüjülökk (1997)

Liaj ŝlagrotekstoj en filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Kár a benzinért (1964)
  • Csinibaba (1997)
  • Made in Hungaria (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]