István Weszprémi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Weszprémi [iŝtvAn vesprEmi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Weszprémi István estis hungara kuracisto, medicinoverkisto. Li estis pioniro de la hungara medicino-bibliografio.

Memormedalo Weszprémi

István Weszprémi [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1723 en Veszprém (urbo). Li mortis la 13-an de marto 1799 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Weszprémi lernis en Pápa ekde 1733, poste en Sopron ĝis 1749, fine li plulernis en Debrecen. Ekde 1752 li frekventis universitatojn en Zuriko, Utrecht (ankaŭ en Anglio). En 1756 li doktoriĝis, poste li kuracadis ĝis sia morto en Debrecen. En 1767 Maria Tereza de Aŭstrio nomumis lin altranga kuracisto. En 1770 Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) longe parolis kun li.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tentamen de inoculanda peste (1755) - (pri la pesto)
  • Kisded gyermekeknek neveléséről való rövid oktatás... (1760) - (pri edukado de infanoj)
  • Bábamesterségre tanító könyv (1766) - faklibro pri akuŝo)
  • Succincta medicorum Hungariae et Transilvaniae biographie (1774 (1-a volumo); 1778-1887 (la ceteraj 3 volumoj); denove inter 1960-1970 latine kaj hungare)
  • Magyar Országi öt különös elmélkedések (1795)

Fontoj[redakti | redakti fonton]