Isuela (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Isuela)
Isuela
Isuela ĉe Calcena
Isuela ĉe Calcena
Isuela ĉe Calcena
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rivero Isuela estas rivero de nordorienta Hispanio, ĉefa alfluanto de la rivero Aranda, siavice alfluanto de la rivero Jalón, kiu fluas preskaŭ nur ene de la provinco Zaragozo.

Ĝi ekfluas en la municipo Beratón, provinco Sorio (Kastilio kaj Leono), je 1 616 msm inter Alto de los Almudejos (1 703 m) kaj Cabezo del Caíz (1 822 m), sur la sudaj deklivoj de la Sierra del Moncayo. Ĝi fluas 4 km suden, ene de Kastilio kaj Leono, kaj jam en Aragono, ene de la provinco Zaragozo, fluas sudorienten al Purujosa, kaj poste tra Calcena, Trasobares, Tierga, Mesones de Isuela kaj Nigüella. Ĝi enfluas en la riveron Aranda, tuj antaŭ Arándiga, kaj ekde tiam la lastaj 5,6 km estas de komuna fluado antaŭ enflui en Jalón.