Ivan Kukuljević Sakcinski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Kukuljević Sakcinski
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1816 (1816-05-29)
en Varaždin
Morto 1-an de aŭgusto 1889 (1889-08-01) (73-jaraĝa)
en Pustodol Začretski
Tombo Mirogoj vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio • Reĝlando Hungario vd
Familio
Parencoj Urša Raukar vd
Profesio
Okupo lingvistohistoriistoverkisto • poeto • politikisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Kukuljević Sakcinski estis kroata politikisto, historiisto, verkisto. dramisto. Li estis korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1860), membro de kroata, rusa, aŭstra kaj pola akademioj.

Busto pri Ivan Kukuljević Sakcinski

Ivan Kukuljević Sakcinski [1] naskiĝis la 29-an de majo 1816 en Varasd (nuntempa Varaždin en Kroatio) en Hungario sed tiam tute apud Kroatio. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1889 en Sveti Križ en Kroatio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ivan Kukuljević Sakcinski apartenis al la kroata minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis mezlernejon en Zagrebo, poste li estis soldato inter 1838-1842. En 1839 li verkis la unuan modernan kroatan dramon. Ekde la 1840-aj jaroj li strebis por la kroataj interesoj. Li estis parlamenta deputito en la kroata parlamento, kie li estis la unua, kiu parolis tie kroate, baldaŭe la kroata lingvo oficialiĝis anstataŭ la latina. Dum la hungara revolucio de 1848 li apogis politikon de Josip Jelačić, de kiu li ricevis postenon. Post falo de la hungara liberecbatalo li ne konsentis kun la politiko de Habsburgoj, tial li rezignis kaj li okupiĝis pri la kroata historio. Inter 1861-1867 li estis departementestro, dume li ankaŭ aktivadis en la politika vivo. Li ricevis rusan premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Različita djela I–IV. (1842–1847)
  • Slovnik umjetnikah jugoslavenskih. (1858–1860)
  • Conspectus monumentorum historicorum in manuscripto existentium, quae ad illustrandam historiam ecclesiasticam ac civilem slavorum meridionalium typis vulgari possent. (1859)
  • Bibliografija hrvatska I–II. (1860–1863)
  • Codex diplomaticus I–II. (1874–1875)
  • Glasoviti Hrvati proslih vjekova. (1886)
  • Regesta documentorum regni Croatiae, Dalmatiae et Slavoniae saeculi XIII. (1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]