Ivanovo (Serbio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ivanovo, serbe kaj bulgare Иваново, germane AlexanderkirchenIwanowo, hungare Sándoregyháza estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo.

Ivanovo situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ivanovo situas sur ebenaĵo apud Danubo. Panĉevo troviĝas 18, Beogrado 35 km-ojn.

Preĝejo de Ivanovo

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo fondiĝis en 1876. En 1868 bulgaroj kaj germanoj, en 1883 hungaroj el Transilvanio alvenis. En 1888 kaj en 1897 inundoj okazis. En 1900 vivis en Sándoregyháza 2518 homoj (1245 hungaroj, 830 bulgaroj, 443 germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ivanovo 1131 homoj, (452 hungaroj, 307 bulgaroj, 223 serboj, 4 germanoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]