Izopulegolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izopulegolo
Izopulegolo
Plata kemia strukturo de la
Izopulegolo
Izopulegolo
Tridimensia kemia strukturo de la Izopulegolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • p-ment-8-en-3-olo
  • 5-metila-2-(prop-1-en-2-ila)cikloheksanolo
Kemia formulo
C10H18O
CAS-numero-kodo 7786-67-6
ChemSpider kodo 149356
PubChem-kodo 24585
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 154,253g mol−1
Denseco 0,912g/cm−3[1]
Fandpunkto -10  °C [2]
Bolpunkto 212  °C [3]
Refrakta indico  1,4717
Acideco (pKa) 15,11 [4]
Ekflama temperaturo 78,3  °C [5]
Solvebleco Akvo:nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 936 mg/kg (buŝe) [2]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

IzopulegoloC10H18O estas cikla alkoholo, racema miksaĵo de kelkaj izomeroj prezentantaj la cikloheksanan ringon. Kemie ĝi estas unuterpeno derivita el la izopreno, viskozeca senkolora likvaĵo kun milda karakteriza odoro kaj biologia aktiveco. La pulegolo, iu izomero de la izopulegolo, laŭŝajne posedas kelkajn aktivecojn kontraŭ la gastrointestajn ulcerojn.

Ĝi same posedas kelkajn efikojn kontraŭ konvulsioj kaj bioprotektajn proprecojn. En naturo ĝi trovatas en la esencoleoj de kelkaj plantoj tiaj kiaj Cymbopogon citratus, kelkaj variaĵoj de eŭkaliptoj, citronelo, Aloysia citriodora kaj Mentha asiatica. La izopulegolo estas peranto en la preparado de la mentolo.[6] kaj pluraj eksperimentoj jam estis faritaj rilate al cikligo de la citronelalo al pulegolo.[7]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izopulegolo per oksidiva reduktado de la izopulegono:

izopulegono izopulegolo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izopulegila acetato per traktado de la izopulegolo kun acetata acido:

izopulegono izopulegolo + acetata acido izopulegila acetato

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izopulegila izobuterato per traktado de la izopulegolo kun izobuterata acido:

izopulegono izopulegolo + izobuterata acido izopulegila izobuterato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de mentolo per reduktado de la izopulegolo kun nikela katalizilo:[8][9]

izopulegolo mentolo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izopulegolo per molekula rearanĝo de la citronelalo:[10]

citronelalo izopulegolo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]