Ján Nepomuk Bobula
Ján Nepomuk Bobula | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ján Nepomuk Bobula |
Naskiĝo | la 15-an de marto 1844 en ![]() |
Morto | la 15-an de novembro 1903 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | János Bobula |
Okupo | |
Okupo | politikisto • arkitekto • pentristo • entreprenisto • publikigisto |
Ján Nepomuk Bobula, aŭ János Bobula, tiu lasta laŭ hungarlingve kutima nomordo Bobula János estis hungaria slovaka masonisto, arkitekto, politikisto. Lia filo estis same arkitekto János Bobula.
Ján Nepomuk Bobula[1] naskiĝis la 15-an de marto 1844 en Dovallo [1] (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa urboparto de Liptovský Hrádok en Slovakio), li mortis la 15-an de novembro 1903 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ján Nepomuk Bobula frekventis gimnazion en Komárom, li ne maturiĝis, sed li lernis hungare. Li iĝis masonisto, baldaŭ li studis helpe de stipendio en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ekde 1863. Post la arkitektura diplomo li studvojaĝis al Francio kaj Germanio. En 1867 li edziĝis, lia edzino naskis 2 filojn. Kun la subteno de la riĉa bopatrino li establis arkitekturan atelieron kaj planis loĝdomojn, palacojn. Li ankaŭ fondis slovakajn patriotajn societojn, eldonaĵojn, inter 1869 kaj 1872 li havis presejon kun eldonejo. En 1885 li estis ĉeffiguro de la tutlanda foiro, poste li ricevis reĝan ordenon. Jam pli frue li okupiĝis pri la politiko por la slovakoj, sed depost 1875 li forlasis la slovakan publikan vivon kaj konstruis novan politikan (jam hungaran) karieron. Li estis parlamenta deputito inter 1892-1897.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj (ĉiuj en Budapeŝto)[redakti | redakti fonton]
- propra kaj alies palacoj
- gimnazioj
- klinikoj
- monumento pri István Széchenyi
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Janosik (1863)
- Dym (tradukaĵo, 1871)
- Magyarország iparügye (libro, 1888)
- Építészeti szemlélődések a modern építészeti kérdések megvilágosítására (1892)
- Huszonöt év a magyar ipar szolgálatában (1897)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio