János Batka
János Batka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de oktobro 1845 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 3-an de decembro 1917 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Pozono |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Reĝa Jura Akademio (–1864) |
Okupo | |
Okupo | muzikkritikisto oficisto arkivisto |
János Batka [jAnoŝ], germane Johann Nepomuk Batka, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Batka János estis hungara oficisto, muzikkritikisto, arkivisto, framasono en loĝio Hallgatagság, germane Zur Verschwiegenheit. Lia patro estis Johann Nepomuk Batka.
János Batka naskiĝis la 4-an de oktobro 1845 en Pozono, li mortis la 3-an de decembro 1917 en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Patro de János Batka venis el Ĉeĥio, kiu malpermesis la muzikan karieron al la juna Johann. Li maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Inter 1864–1879 li estis oficisto en la urbo, poste arkivisto ĝismorte. Li estis ankaŭ ĵurnalisto pri muzikaj kritikoj ekde 1869, krome signifa figuro de la urba kultura vivo. Batka ankaŭ estis granda admiranto de komponisto Johann Nepomuk Hummel. En 1885 li organizis koncerton honore al Hummel, en kiu partoprenis ankaŭ Ferenc Liszt kaj Anton Rubinstein. Li ankaŭ apogis ekzemple Teatron de Pozono, lokajn muzeon kaj bibliotekon, persone artistojn János Fadrusz kaj Béla Bartók. Li edziĝis en 1871, la geedziĝo restis seninfana. Li ricevis reĝan premion en 1911.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Franz X. Messerschmiedts Leben und Wirken (kunaŭtoro, 1885)
- Rückblick auf die lebenden Bilder der Huldigungsfetsorstellung vom 16. Mai 1897. (1897)
- Történelmi vázlat a pozsonyi szőlőmívelésről (1902)
- Liszt Ferenc és Du Mont Henry (1910–1911)
Elektitaj tradukoj
[redakti | redakti fonton]- János Király: Pozsonyi nagydunai vám- és révjog története (al la germana)
- Tivadar Ortvay: Pozsony város története (1-a volumo, al la germana)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto (1918)