János Kerekes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kerekes
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1913 (1913-04-18)
en Budapeŝto
Morto 16-an de aŭgusto 1996 (1996-08-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Artoj Berlino
Okupo
Okupo komponisto
vdr

János Kerekes [jAnoŝ kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes János estis hungara dirigento, komponisto.

János Kerekes [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1913 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de aŭgusto 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kerekes devenis el juda familio. Li lernis komponadon private de Leó Weiner, poste li studis dirigenton en muzika altlernejo de Berlino inter 1931-1933. Post dominado de nazioj li hejmenvenis kaj li estis pianisto, plej ofte li akompanis pianine Emil Telmányi-n. Inter 1936 kaj 1939 li havis postenon en Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li perdis la postenon. En 1942 li iĝis trudlaboristo, baldaŭ li falis al militkaptiteco. Inter 1946-1981 li estis dirigento en la Operejo, poste li pensiuliĝis. Inter 1957-1976 li havis ankaŭ muzikan postenon en la Hungara Televizio. En tiuj jardekoj li ankaŭ komponadis, plej ofte operetojn. Li ricevis 6 premiojn ekde 1953, krome li estis nomumita postmorte (en 1998) eterna membro de la Operejo.

Elektitaj dirigentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj operetaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Palotaszálló (1951)
  • Állami Áruház (1952; ĉefverko)
  • Boldogságfelelős (1957; por Hungara Radio)
  • A szépség nem minden (1967; por Hungara Radio)
  • Sárgarigó és az alkirály (1977; por Hungara Radio)

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Déryné (1951)
  • Állami Áruház (1953; filma versio)
  • Házasodj, Ausztria! (1970; por Hungara Televizio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]