János Szablya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szablya [jAnoŝ sabja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szablya János, en Usono John Szablya estis hungara-usona inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2001).

János Szablya [1] naskiĝis en 1924 en Budapeŝto. Li mortis en 2005 en Vankuvero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szablya vojaĝis al Usono en 1939 por aranĝi la hungaran pavilonon en la ekspoziciejo. Li sukcese finlernis la teknikan universitaton en Budapeŝto dum la 2-a mondmilito, poste li eklaboris en fabriko Ganz. Baldaŭe li ankaŭ instruis en la universitato. En 1951 li edziniĝis baldaŭe havanta 7 gefilojn. Post falo de hungara revolucio de 1956 li kune kun la familio forlasis la landon. En Vieno li ricevis laboron en tiu hungara universitato, kiu venis el Sopron. Baldaŭe la universitato translokiĝis al Vancouver, ankaŭ Szablya sekvis la universitaton. Li instruis en diversaj usonaj universitatoj, foje ankaŭ en Okcidenta Germanio. Li okupiĝis precipe pri teorio de elektromekanika transformiĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.