Jérôme Baloge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jérôme Baloge
Jérôme Baloge, urbestro de Niort.
Jérôme Baloge, urbestro de Niort.
Persona informo
Naskiĝo 28-a de aprilo 1973
en Niort
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio Radikala partio
Profesio
Okupo politikisto • top official • professors, scientific professions vd
Urbestro de Niort
Dum 28-a de marto 2014
Antaŭulo Geneviève Gaillard
Estro de la komuno de Niortlando
Dum 23-a de marto 2004
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jérôme Baloge (esperanta prononco Ĵerome Baloĵ) estas franca politikisto, ano de la radikala partio kaj urbestro de la urbo Niorto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jérôme Baloge, naskinĝinta la 28an aprilo 1973 en Niorto, estas filo de estro de la MAAF, franca kompanio de asekuro, kaj de intruistino [1].

Formado[redakti | redakti fonton]

En 1996, li prezentas memuaron en universitato Panthéon-Sorbonnefr sub la direkto de Jacques Soppelsafr pri «Lingvo, kaŭzo de internaciaj interrilatoj: lingvaj internaciaj spacoj, solidarecoj kaj komunecoj»[2]. En 2004, li ekhavas doktorecan tezon de politika scienco en la sama universitato, pri lingvaj vetooj en internaciaj rilatoj. [3].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Loka direkto en ERDF (franca kompanio de elektraj retoj), li intruistas geopolitikon en Parizo[4]. Li dediĉiĝas al sia urbestreco ekde sia elektigo en 2014.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Politikaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Jérôme Baloge estas socia gaŭlisto. Li estas fondinta kaj ĝenerala sekretario de «Appel d’R», movado de junuloj sekvantaj Philippe Seguin[5], por subteni la kandidatecon de Jean-Pierre Chevenement por la prezidanta elekto de 2002, por kiu li engaĝiĝis.

En 2003, li iĝis la prezidanto-fondanto de «Union gaulliste pour une France républicaine» («Gaullista unuiĝo por respublika Francio»). Tiu movado kunfandiĝis en 2008 kun «Action pour le renouveau du gaullisme et de ses objectifs sociaux» («Agado por la renovigo de la gaullismo kaj de siaj sociaj celoj») de la malnova ministro Jean Chardonnel. Li estis elektata ĝenerala sekretario de tiu nova movado: «Convention des gaullistes sociaux pour la Ve République» («Konvencio de sociaj gaullistoj por la kvina respubliko»)[6]. Jean Chardonnel cedis al li la prezidantecon en fino 2013.

Elekta kariero[redakti | redakti fonton]

En 2002, li estis kandidato al la deputita baloto en la unua distrikto en Du-Sevroj, kaj ekhavis 1,06% da voĉdonoj en la unua vico.[7]

En 2008, kvina sur la opozicia listo, li estis elektita municipa konsiliano.[8]

En 2011, li malsukcesis la kantonan batalon en la kantono okcidenta-Niorto kontraŭ la elirantulo Gérard Zabatta.

En 2012, li malsukcesis la deputitan batalon en la dua vico kun 43,80% da voĉdonoj.[9]

La 23an de marto 2014, li estis elektita urbestro de Niort ekde la unua vico, kun 54,32% da vocdonoj kontraŭ la eliranta deputitino-urbestrino Geneviève Gaillard, finiganta ses jardekojn da maldekstra potenco[10]. Li estis oficiale elektita urbestro dum la municipa koncilio je la 28 marto 2014.[11]

La 14an de aprilo 2014, li estis elektita prezidanto de la aglomera komunumaro de Niortlando.[12].

La 15-an de marto 2020, li estis reelektita urbestro de Niort, ricevinte ekde la unua balotvico preskaŭ 68% da voĉdonoj[13].

Rimarkindaj agoj kiel urbestro de Niort[redakti | redakti fonton]

  • Fermo de la nacia centro de la strataj artoj de Niort, lokita de 2011 en la fabrikoj Boinot[14]
  • Fino de la multigo de la lokaj impostoj[15]
  • Instalado da inspektaj filmiloj[16]
  • Kreskigo de komercaj zonoj[17]
  • Provoj de revigligo de la centro de la urbo[18] [19]
  • Instalado de servo de kantino je la merkredo por la infanoj[20]
  • Rifuzo bonvenigi migrulojn el Kalezo[21] sed vortumas sian «poveblecon por bonvenigi kelkajn siriajn familiojn precize fuĝantajn la militon kaj la persekutojn, kaj dezirantajn trovi azilon en Francio »[22]
  • Historia rekonsistigo de la alveno de Napoleono Bonaparte en Niorto la 7an aŭgusto 1808[23][24]
  • Kreado de la senpaga unua horo de haltado en parkumejo de la Brèche por revigigli ĝin[25]
  • Iniciato de studo pri voja norda ĉirkaŭiro[26]
  • Senpageco de la busoj[27]
  • Renovigo de la Moulin du Roc[28]
  • Kreado de «lernejo de la dua ŝanco»[29]
  • Rearanĝo de la historia situo de Boinot[30]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jérôme Baloge : " Je suis un peu abasourdi " [1] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-01-19
  2. Revue Française de Science Politique - 1997 - vol 47 - p 101
  3. Jérôme Baloge kaj Jacques Soppelsa, L' enjeu linguistique dans les relations internationales Bibliothèque : Université Panthéon-Sorbonne. Bibliothèque Pierre Mendès France. 2004-01-01 rete [2]
  4. Municipales, le coup de tonnerre de Niort - La Croix [3] La Croix, konsultita la 2016-01-19
  5. L'Hémicycle - 13a de marto 2002
  6. Présentation de la Convention des gaullistes sociaux pour la Ve République [4] www.gaullismesocial.fr konsultita la 2016-01-19
  7. Résultats des élections législatives 2002 [5] www.lexpress.fr konsultita la 2016-03-24
  8. Le nouveau conseil municipal [6] Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine www.vivre-a-niort.com konsultita la 2016-03-24
  9. Résultats des élections législatives 2012 [7] www.lexpress.fr konsultita la 2016-03-24
  10. Niort : la forteresse socialiste pulvérisée [8] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  11. 28 mars 2014 : Jérôme Baloge nouveau maire de Niort [9] Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine www.vivre-a-niort.com konsultita la 2016-03-24
  12. Jérôme Baloge fait coup double, comme prévu [10] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  13. Triumfo por Baloge [11], konsultita la 18-an de marto 2020
  14. Arts de la rue : mais pourquoi Niort ne veut plus de sa “grande volière”? [12] konsultita la 2016-08-28
  15. Niort Le Conseil municipal reconduit le stop fiscal [13] www.courrierdelouest.fr konsultita la 2016-03-24
  16. Vidéosurveillance: cette fois, ça tourne! [14] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-01-18
  17. Cultura: un "oui" qui fâche [15] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-01-18
  18. La Ville entre en jeu pour redynamiser le Passage du Commerce [16] Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine www.vivre-a-niort.com konsultita la 2016-03-24
  19. H&M: Notre arrivée va dynamiser le centre-ville [17] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  20. Restauration scolaire: la quantité... et la qualité [18] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  21. Accueil des migrants: le maire de Niort s'y oppose alors que plusieurs villes de la région se portent volontaires - France 3 Poitou-Charentes [19] France 3 Poitou-Charentes konsultita la 2016-01-18
  22. Niort. Accueil de migrants de Calais: le maire reste ferme sur sa position [20] www.courrierdelouest.fr konsultita la 2016-03-24
  23. Niort. Le programme du week-end Napoléon [21] Courrier de l'Ouest konsultita la 2016-01-18}}
  24. Reconstitution historique. Napoléon et les soldats de l'Empire en bivouac à Pré-Leroy [22] Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine www.vivre-a-niort.com konsultita la 2016-03-24
  25. Stationnement - Parking de la Brèche: une heure gratuite [23] konsultita la 2016-01-18}}
  26. "Le contournement nord on y travaille, on avance" [24] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  27. Les transports publics seront gratuits en 2017 [25] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  28. Le Moulin du Roc fait peau neuve [26] www.lanouvellerepublique.fr konsultita la 2016-03-24
  29. Ecole de la 2de chance: une nouvelle ouverture pour l'emploi des jeunes [27] Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine www.vivre-a-niort.com konsultita la 2016-03-24
  30. Niort. Près de 80 architectes s'intéressent au Port Boinot [28] www.courrierdelouest.fr konsultita la 2016-03-24