Józef Arszenik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Arszenik
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1898 (1898-03-01)
en Varsovio
Morto 5-an de aprilo 1978 (1978-04-05) (80-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Józef Arszenik (naskiĝis la 1-an de marto 1898 en Varsovio, mortis la 5-an de aprilo 1978 samloke) - pola fervojisto italdevena, laboranta en direkcio de Polaj Ŝtataj Fervojoj, organizanto de Esperanto-Sekcio ĉe Sindikata Klubo de Fervojistoj en Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Esperantistiĝis en 1925 kaj korespondan kurson finis en 1927 ĉe Leopold Kronenberg. Al Pola Esperanto-Societo aliĝis en 1935. Partoprenis UK 1937 en Varsovio. Dum la dua mondmilito helpis al la familio Zamenhof. Novembre 1940 vizitis en Varsovia geto Lidia Zamenhof proponante al ŝi kaŝejon antaŭurbe, kie loĝis. Pro minacanta mortpuno de la tutaj familioj tuj pafmortigataj de germanoj pro helpo al judoj ŝi rifuzis. Postmilite Józef Arszenik iĝis bahaano, samkiel la filino de Ludoviko Zamenhof. En la jaroj 1947-1948 estis estrarano de Pola Esperanto-Asocio, partoprenis Esperanto-kongresojn en Pollando kaj UK 1959 en Varsovio. Plurjara prezidanto de la sekcio de fervojistoj ĉe PEA, kies membroj partoprenis kongresojn de UEA en Budapeŝto kaj Sofio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Jozefo Golec, Słownik biograficzny esperantystów polskich (Biografia vortaro de polaj esperantistoj), Cieszyn 2010, p. 10-11