József Jakab Winterl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Jakab Winterl
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1739 (1739-04-15)
en Steyr
Morto 23-an de novembro 1809 (1809-11-23) (70-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo botanikistokemiistokuracisto • natursciencisto
vdr

Joseph Jacob Winterl [jOĵef vinterl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Winterl József Jakab (ofte nur Winterl Jakab) estis aŭstra, poste ankaŭ hungara kuracisto, botanikisto, kemiisto, profesoro.

Jakab Winterl [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1739 en Habsburga Imperio en Eisenerz (en alia informo en Steyr) (nun en Aŭstrio). Li mortis la 24-an de novembro 1809 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakab Winterl akiris kuracistan diplomon en Vieno. Komence li laboris en Supra Aŭstrio, poste li estis ĉefkuracisto en Supra Hungarujo. En 1769 li estis nomumita profesoro pri kemio kaj botaniko en la unusola hungara universitato, kie li tuj fondis novan katedron. Li estis katedrestro 4 jardekojn, krome dufoje rektoro spite tion, ke en 1777 la universitato translokiĝis al Buda, en 1784 al la najbara urbo Pest. En 1784 li aĉetis grandan parcelon en Pest, ki li establis botanikan ĝardenon. Kune kun Sámuel Tessedik disvastigis la fruktoarbojn en Hungario. Li instruis ĝis 1808.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Specimen medicum exhibens synopsim reptilium emendatum cum experimentis circa venena et antidota reptilium austriacorum (1768)
  • Systematis chemici ex demonstrationibus (1773)
  • Monatliche Früchte einer gelehrten Gesellschaft in Hungarn (1784)
  • Über das Brownische System (1798)
  • De aqua soteria thermarum Budensium (1804)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]