József Könyves-Kolonics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
József Könyves-Kolonics
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de januaro 1884(nun 1884-01-28)
en Hungario Nagylak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 29-an de majo 1955
en Hungario Makó (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • jura konsilisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

József Könyves-Kolonics [jOĵef konjveŝ-koloniĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Könyves-Kolonics József estis hungara advokato, parlamenta deputito, urbestro.

József Könyves-Kolonics[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1884 en Nagylak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nădlac en Rumanio), li mortis la 29-an de majo 1955 en Makó (Hungario).

Memortabulo pri József Könyves-Kolonics en Makó

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Könyves-Kolonics frekventis mezlernejojn en Makó, Arad (urbo) kaj Nyíregyháza, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1907. Li estis advokatkandidato en Szeged kaj Makó, interrompe en 1908 li soldatiĝis. En 1911 li advokatiĝis en Marosvásárhely, samtempe li komencis politikadi en Csanád. Li estis fidelulo de la respubliko, tial li ricevis prizonon en 1914. Dum la 1-a mondmilito li estis armea prokuroro. Ekde 1920 li havis propran advokatan atelieron, li defendis precipe la malriĉajn kamparanojn. En 1927 li aliĝis al la socialdemokratoj. Ekde 1932 li estis prokuroro de Makó. Dum la nazia erao (1944) li estis trudemerito, poste la alveninta Ruĝa Armeo nomumis lin urbestro, poste li estis membro de la provizora parlamento. Dum la komenciĝanta socialismo li estis senpostena kaj li vivis mizera. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Elektitaj politikaj adeptoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Makó (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]