József Pálinkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Pálinkás
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1952 (1952-09-18) (71-jaraĝa)
en Galvács
Lingvoj hungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarist Grammar School in Kecskemét • Scienca Universitato de Szeged
Infanoj 3
Okupo
Okupo nuklea fizikisto • politikistolektoro
vdr

József Pálinkás [jOĵef pAlinkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálinkás József estis hungara fizikisto, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de Academia Europaea (2009). József Pálinkás [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1952 en Galvács.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Pálinkás frekventis universitaton en Szeged inter 1972-1977, poste li eklaboris en fizika instituto en Debrecen, kie baldaŭe li estis direktoro. En la 1980-aj jaroj li esploris precipe en Teksaso kaj Stokholmo. En 1992 li estis nomata titulara profesoro de Debrecen, post jaroj li estis katedrestro. Li doktoriĝis en 1989 antaŭ la akademio. Li komencis politikadi en 1991, li estis ministro inter 2001-2002. Li estis elektita parlamenta deputito en 2006, post 2 jaroj prezidanto de MTA. Li okupiĝas precipe pri partoj de la atomoj. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1986-2012.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Experimental Investigation of the Angular Distribution of Characteristic X-Radiation Following Electron Impact Ionisation (1979)
  • Alignment of He- and H-Like P-States of 48-MeV Foil-Excited Mg Ions (1985)
  • Egzotikus elektronbefogási folyamatok (1996)
  • The CMS Experiment at the CERN LHC (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]