József Sadler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Sadler [jOĵef ŝadler], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sadler József estis hungara kuracisto, apotekisto, botanikisto, profesoro, muzeologo, membro de Leopoldina (akademio) [1] (1831). Lia botanika nomo estis Sadler.

József Sadler

József Sadler [2] naskiĝis la 6-an de majo 1791 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de marto 1849 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Sadler frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris en apoteko. Li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1810, poste li estis apotekisto en urbo Pest. Inter 1812 kaj 1819 li plulernis en la menciita universitato, fine li akiris medicinan diplomon. Ekde 1815 li helpis la instruadon en la universitato apud Pál Kitaibel. En 1820 li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo, en la sekva jaro li iĝis muzeologo. Li kolektis plantojn, mineralojn, insektojn en la plena lando. Ne forlasinta la muzeon li ankaŭ ekinstruis en la universitato en 1832, kie li estis nomumita ordinara profesoro post 2 jaroj. Post la hungara revolucio de 1848 li instris jam hungare. Li estis dekano inter 1826 - 1830.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Verzeichniss, der um Pesth und Ofen wildwachsenden phanerogamischen Gewächse… (1818)
  • Magyarázat a magyar plánták szárított gyűjteményéhez (1824 – 1830) - 14 kajeroj
  • Flora Comitatus Pestiensis… (1825 – 1826; 2-a eldono en 1840)
  • De filicibus veris Hungriae, Transylvaniae, Croatiae et Litoralis Hungricae solennia instaurationis semisecularis universitatis Hungaricae die XXVIII (1830)
  • Institutionum botanicarum pars prior: Glossologia Systematica et Phytographia (1845)
  • Die Gräser Uugarns, gesammelt und für Botaniker und Oekonomen herausgegeben - sen eldonjaro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kreskaĵoj portas lian nomon, ekzemple Potentilla Sadleri Reichb., Ferula Sadleriana Ledeb.

Fontoj[redakti | redakti fonton]