József Szigeti (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szigeti
József Szigeti
József Szigeti
Persona informo
Naskonomo Szigeti József
Naskiĝo la  5-an de septembro 1892(nun 1892-09-05)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 20-an de februaro 1973
en Svislando Luzern (Svislando)
Tombo Cemetery of Clarens
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Parencoj Nikita Magaloff
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto
vdr

József Szigeti [jOĵef sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti József estis mondfama hungara violonisto.

József Szigeti [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 1973 en Luzern (Svislando).

József Szigeti
József Szigeti kun Jenő Hubay en 1910

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szigeti devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto. Lia plej grava instruisto estis Jenő Hubay. Szigeti debutis en koncerto en 1905 en Nagykanizsa, poste li muzikadis en Berlino kaj Dresdeno, en la sekva jaro en Londono. Li ankaŭ instruis en Londono kaj Berlino. En 1913 li ricevis tuberkulozon, tial li resaniĝis en Davos, kie li konatiĝis kun Béla Bartók. Ekde 1917 li instruis en konservatorio de Ĝenevo, post 2 jaroj li edziĝis, poste li koncertadis en Usono kaj Eŭropo (eĉ en 1924 en Soveta Rusio). Inter 1932-1939 li koncertadis ankaŭ en Hungario. En 1951 li ricevis usonan ŝtatanecon, tamen li vivis plu en Svislando. Depost 1960 li ne faris koncertojn, li okupiĝis pri instruado kaj verkado. Lastfoje li vizitis Hungarion en 1963.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • With strings attached. Reminiscences and reflections (1947, membiografio, hungare en 1965)
  • Beethovens Violinwerke (?, hungare en 1968)
  • Joseph Szigeti on the violin (1969, hungare en 1974)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • internacia konkurso de violonistoj kaj aldviolonistoj omaĝe al József Szigeti

Fontoj[redakti | redakti fonton]