József Szivler
Aspekto
József Szivler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1923 en Alsózsid |
Morto | 30-an de majo 1995 (72-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1957) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
József Szivler [jOĵef sivler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szivler József estis hungara reĝisoro, aktoro. Lia familia nomvarianto estis Szívler.
József Szivler[1][2] naskiĝis la 10-an de marto 1923 en Alsózsid, li mortis la 30-an de majo 1995 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Szivler akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai, Tamás Major kaj Kálmán Nádasdy. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Ekde la teatra jaro 1958 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs), kie li estis ne nur reĝisoro, sed ankaŭ aktoro. Li havis la titolon "eterna membro de Teatro Pécs".
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Carlo Goldoni: Két úr szolgája
- Molière: Georgo Dandin
- Mór Jókai: Az aranyember
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Balthasar
- Rikardo la 3-a - unua burĝo
- Szeget szeggel - juĝisto
- Antonio kaj Kleopatra - maljuna soldato
- Nikolaj Gogol: Háztűznéző - Stjepan (servisto)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Balga
- Mihály Fazekas: Ludas Matyi - Döbrögi
- Ferenc Molnár: Doktor úr - Cseresznyés
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Ferapont
- Imre Kálmán: A montmartre-i ibolya - Durand
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Kromov (konsilisto)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Gyuri (kelnero)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Anyám könnyű álmot ígér (televida filmo, 1979)
- Vérszerződés (1983) - onklo Rudi
- Kisváros (televida serio, 1995)