József Varga (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Varga
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1891 (1891-02-08)
en Budapeŝto
Morto 28-an de decembro 1956 (1956-12-28) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Toldy Ferenc Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • politikisto
vdr

József Varga [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1932, ordinara en 1946) de Hungara Scienca Akademio.

József Varga [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de decembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Varga iĝis privata profesoro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1920. Li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro post 3 jaroj. En 1939 li estis elektita parlamentano, en la sama jaro li estis subministro pri industrio. Inter 1939 kaj 1943 li estis ministro pri industrio, krome ankaŭ ministro pri komerco kaj trafiko, poste li revenis instrui al la universitato. Li ricevis Premiojn Kossuth en 1950 kaj 1952. Dum la socialismo kreiĝis societo hungara-orientgermana por profiti kaj evolui inventojn de Varga. Li okupiĝis pri artefaritaj benzinoj, asfaltoj.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kémiai technológia (I – II.) (Kemia teknologio), (1953 – 1961) kun Károly Polinszky

Fontoj[redakti | redakti fonton]