Júlia Sebestyén (arta sketisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Júlia Sebestyén (arta sketisto)
Júlia Sebestyén
Júlia Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1981 (1981-05-14) (42-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta sketisto • figure skating choreographer • figure skating coach • assistant technical specialist
TTT
Retejo http://www.sebestyenjulia.com/
vdr

Júlia Sebestyén [ŝebestjEn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Júlia estas hungara arta sketisto, olimpiano, eŭropa ĉampiono, trejnisto, altlerneja instruisto.

Júlia Sebestyén (arta sketisto) en 2010

Júlia Sebestyén[1] naskiĝis la 14-an de majo 1981 en Miskolc (sed edukita en Tiszaújváros).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Júlia Sebestyén maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1999. Ŝi akiris du diplomojn en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 2006, poste du diplomojn en Universitato de Óbuda en 2008 kaj 2010. En 2012 ŝi instruis en la Gimnastika Universitato. Ŝi ricevis premiojn inter 1995-2010.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Júlia Sebestyén (arta sketisto) jam en 1994 estis la dua en la hungara ĉampionumo, poste inter 2001-2009 estis hungara ĉampiono naŭfoje. Ŝi estis olimpiano inter Hungario en la Vintra Olimpiko 1998 kaj Hungario en la Vintra Olimpiko 2010 sen medalo, sed en eŭropa ĉampionumo ŝi estis la unua en 2004. Ŝi estis trejnisto ekde 2010, krome ŝi havis postenojn en la hungara sketa kaj olimpika vivoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]