J. C. O'Connor
J. C. O'Connor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1852 |
Morto | 28-an de novembro 1928 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Irlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
J. C.[1] O'CONNOR (naskita en 1853 en Cork, Irlando; mortinta la 28-an de novembro 1928 en Faversham, Anglio[2]) estis irlanda-angla doktoro pri filozofio kaj esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1905.
La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al Esperanto kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la nura instruilo por angloj. Li redaktis la monatan gazeton La Esperanta Instruisto.
O'Connor estis unu el la unuaj membroj de la Londona Esperanto-Klubo fondita en 1903. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- kun P.D. Hugon. Practical business letters in Esperanto with Key. Praktikaj komercaj leteroj. Eld. Guilbert Pilman, Londono, 1907(?)
- La Infano, la Saĝulo kaj la Diabolo, laŭ la Angla teksto de Coulson Kernahan. Eld. Centra Angla Esperantejo, Londono.1909?
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Practical business letters in Esperanto...
|
Pri La Infano, la Saĝulo kaj la Diabolo
|
Rete legeblas
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La antaŭnomoj estas aŭ James Charles aŭ John Charles. Oni trovas ambaŭ versiojn, sed plej ofte nur la mallongigitan formon.
- ↑ Niaj mortintoj. En: Esperanto 1929, n-ro 2, paĝo 17 (41).
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.