Jaclyn Moriarty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaclyn Moriarty
Persona informo
Jaclyn Moriarty
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de SidnejoUniversitato Yale • Kolegio Gonville kaj Caius vd
Familio
Gefratoj Liane Moriarty vd
Edz(in)o Colin McAdam vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • advokato vd
Aktiva en SidnejoMontrealo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaclyn MORIARTY (naskita en 1968) estas fantaziverkisto por junularoj, gajninto de la premio Aurealis por junulara literaturo.

Moriarty estis precipe konata danke al du serioj: "Ashbury/brookfield", "The Colors Of Madeline".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Moriarty naskiĝis kaj kreskiĝis en Sidnejo, Aŭstralio, en familio de kvin filinoj kaj unu filo. Du el ŝiaj fratinoj ankaŭ estas verkistoj (Nicola Moriarty kaj Leanne Moriarty). Moriarty diris ke ŝia patro instigis ŝin kaj ŝiajn fratojn kaj fratinojn por verki rakontojn, kaj ke por ĉiu kajero kiun ili plenigis, li donus al ili dolaron kaj duonon. Ŝi verkis sian unuan romaneton en la sepjaraĝa. Moriarty diplomiĝis kun akademia grado en la angla kaj Juro ĉe la Universitato de Sidnejo. Ŝi tiam specialiĝis pri juro ĉe Universitato Yale kaj doktoriĝis pri juro ĉe Universitato de Kembriĝo [1].

Dum sia studado por la doktorigo, ŝi verkis romanon nomitan "Sorry For Celia" kaj direktitan al junaj plenkreskuloj. Ŝi sendis la malneton al kvin malsamaj eldonistoj en Anglio kiuj ne jesis distribui ĝin. Ŝi revenis al Sidnejo, laboris kiel advokato kaj sendis "Sorry For Celia" al loka eldonisto, kiu publikigis ĝin en Aŭstralio, Usono kaj Britio.

Ŝi geedziĝis al Colin McAdam, kanada verkisto. Dum sia vivo ŝi vivis en Sidnejo, en Usono, en Britio, en Kanado kaj ekde 2019, ŝi denove vivas en Sidnejo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aktuale en 2023, ŝiaj libroj ankoraŭ ne estis tradukitaj en Esperanton.

Ashbury/brookfield[redakti | redakti fonton]

"ashbury/brookfield" estas kvaropa libroserio. La libroj rilatas unu al la alia sed ili ne estas daŭrigoj, kaj tio signifas, ke ĉiu libro havas malsaman intrigon, kiu ne nepre dependas de la intrigo de la antaŭa libro, sed ĉiuj intrigoj okazas en la sama mondo.

Ili ĉiuj rondiras ĉirkaŭ diversaj studentoj kiu ĉeestas la eksklusivan privatan lernejon, Ashbury Alto aŭ la loka ampleksa, Brookfield Alto. Multaj el la studentoj partoprenas en pli da ol unu romano, sed ĉiu romano estas malsama kaj havas malsaman rakonton. Ĉiuj romanoj estas dirita tra propra skribo de la diversa rolulo (uzante leteroj, retpoŝtoj, ekzamenaj paperoj, ktp.) [2].

La libroj en ĉi tiu serio en ordo de publikigo estas:

  1. Feeling Sorry For Celia (2000)
  2. Finding Cassie Crazy (2003; en Usono kaj Kanado ĉi tiu libro nomiĝas The Year Of Secret Assignments)
  3. The Murder Of Bindy Mackenzie (2006)
  4. The Ghosts Of Ashbury High (2009)

The Colors Of Madeline[redakti | redakti fonton]

"The Colors Of Madeline (La Koloroj De Madeline)" estas trilogio en kiu du mondoj estas kombinitaj, la mondo de magio kaj fantazio kaj nia moderna mondo. Unu knabino nomita Madeleine kiu estas en la moderna mondo, korespondas tra fendo kiu ekzistas inter la du mondoj, kun knabo nomita Elliot kiu estas en la magia mondo.

La libroj en la trilogio en ordo de publikigo estas:

  1. A Corner Of White (2013)
  2. The Cracks In The Kingdom (2014-15) [3]
  3. A Tangle Of Gold (2016)

La unuaj du libroj en la serio gajnis la Premion Queensland de literaturo en 2014 kaj la premion NSW Premier de literaturo en 2015

Kingdoms & Empires[redakti | redakti fonton]

  • The Extremely Inconvenient Adventures of Bronte Mettlestone (2017)
  • The Slightly Alarming Tale of the Whispering Wars (2018) [4]
  • The Stolen Prince of Cloudburst (2020) [5][6]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Gravity Is The Thing (2019)
  • I Have A Bed Made Of Buttermilk Pancakes (2004)
  • The Spell Book of Listen Taylor (2007)
  • Lessons in Aviation

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaclyn Moriarty. Arkivita el la originalo je 2010-02-02. Alirita 2010-01-16. Arkivigite je 2010-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-02. Alirita 2023-04-19.
  2. Jaclyn Moriarty. Arkivita el la originalo je 2010-02-04. Alirita 2010-01-16. Arkivigite je 2010-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-04. Alirita 2023-04-19.
  3. New South Wales Premier's Literary Awards”, SL Magazine 8 (4), p. 35. 
  4. . Winners announced for the 2019 Queensland Literary Awards (en-au) (12 November 2019). Alirita 2019-11-13.
  5. CBCA 2021 Book of the Year shortlists announced (en-AU) (2021-03-30). Alirita 2021-03-30.
  6. 2021 Queensland Literary Awards shortlists (angle). Alirita 2021-08-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]