Jacques Anquetil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Anquetil
Persona informo
Naskonomo Jacques Eugène Ernest Anquetil
Naskiĝo 8-an de januaro 1934 (1934-01-08)
en Mont-Saint-Aignan
Morto 18-an de novembro 1987 (1987-11-18) (53-jaraĝa)
en Rueno
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Quincampoix
Lingvoj franca
Loĝloko RuenoLa Neuville-Chant-d'Oisel
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Christopher Anquetil
Okupo
Okupo biciklisto
vdr
Tomboŝtono memore al Anquetil

Jacques ANQUETIL ([ʒak ɑ̃k.til]; la ‏8an de januaro 1934 - la 18-an de novembro 1987) estis franca vojbiciklisto.

Anquetil estis la unua biciklisto (el nur kvar ĝis nun, 2020) se temas pri venki en ĉiuj tri Grandaj Rondiroj, sed li neniam povis gajni ĉiujn tri en la sama jaro (li venkis 5 fojojn en la Tour de France, dufoje en la Giro d'Italia, kaj unufoje en la Vuelta a España). Li specialiĝis ĉefe pri kontraŭhorloĝo.

Li estas vicigita tria porĉiam en venkoj de la Grand Tour (8a vico), malantaŭ Eddy Merckx (11) kaj Bernard Hinault (10) [1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Anquetil ankaŭ gajnis unu el la kvin grandaj monumentoj de biciklaj konkursoj - Liège-Baston-Liège. Li venkis en la Gent - Wevelgem konkurso, kaj finis dua kaj kvina en la Voja Bicikla Monda Ĉampioneco. Anquetil venkis en la plej prestiĝa kontraŭhorloĝo - la Grand Prix des Nations - 9 fojojn, la unua el kiu estis en 1953, kiam li estis nur 19-jaraĝa, kaj la lasta en 1966, en la aĝo de 32. Anquetil ankaŭ registris 5 venkoj en la prestiĝa Paris-Nice konkurso. Anquetil gajnis totalon de 200 ŝoseaj konkursoj dum sia kariero.

Malgraŭ liaj atingoj, Anquetil ne estis tre populara inter sportfanoj en Francio, kiuj vidis lin kiel senemocia maŝino, kaj ofte ĝojkriis pri siaj rivaloj survoje. Anquetil estis vidita inter la francoj kiel biciklisto kiu atingis atingojn pro siaj imponaj venkoj en konkursoj kontraŭ la horloĝo, kaj malpli ĉar li estis celkonscia biciklisto aŭ de alta eltenemo. Anquetil asertis pli ol unufoje ke lia ĉefa celo estis gajni monon de bicikloj kaj nenio alia.

Anquetil neniam kaŝis, ke li uzas narkotikojn, en televida intervjuo li diris "Lasu min trankvila, ĉiuj uzas narkotikojn

Entute, Anquetil estis profesia biciklisto dum 16 jaroj ĝis sia emeritiĝo en 1969. Li mortis pro kancero en 1987.

Ĉefaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beoutis, Didier. (2018) Le duel: Anquetil–Poulidor. Dix ans de confrontation (1960–1969) (france). Paris: Mareuil Éditions. ISBN 978-2-37254-084-1.
  • Fallon, Lucy. (2019) Viva la Vuelta! 1935–2018, 3‑a eldono, Norwich: Mousehold Press. ISBN 978-1-87473-989-0.
  • Fotheringham, William. (2003) A Century of Cycling: The Classic Races and Legendary Champions. London: Mitchell Beazley. ISBN 1-84000-654-4.
  • Gallagher, Brendan. (2017) Corsa Rosa: A History of the Giro d'Italia. London: Bloomsbury. ISBN 978-1-4729-1880-2.
  • Maso, Benjo. (2010) The Sweat of the Gods: Myths and Legends of Bicycle Racing. Norwich: Mousehold Press. ISBN 978-1-87473-937-1.
  • McGann, Bill. (2011) The Story of the Giro d'Italia: A Year-by-Year History of the Tour of Italy. Volume 1: 1909–1970 1. Indianapolis: Dog Ear Publishing. ISBN 978-0-98431-176-7.
  • Rendell, Matt. (2008) Blazing Saddles: The Cruel and Unusual History of the Tour de France, 2‑a eldono, London: Quercus Publishing. ISBN 978-1-84724-382-9.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Anquetil Olympic Results. sports-reference.com. Arkivita el la originalo je 14 December 2012. Alirita 28 December 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Anquetil - Munzinger Sportsarchiv
  • Jacques Anquetil - Olympics.com
  • Jacques Anquetil - Olympedia
  • Jacques Anquetil - Sport-Referenco (olimpikaj rezultoj - arkivitaj)
  • Jacques Anquetil – ProCyclingStats
  • Jacques Anquetil – Biciklado-Arĥivo
  • Jacques Anquetil - CycleBase
  • Jacques Anquetil - TheSports.org
  • Kompleta rekordo Arkivigite je 2012-12-30 per la retarkivo Wayback Machine arkivita la 30-an de decembro 2012 ĉe la Wayback Maŝino