Jalšovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jalšovec
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40312
Demografio
Loĝantaro 111  (2021) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 31′ N, 16° 19′ O (mapo)46.51416.314Koordinatoj: 46° 31′ N, 16° 19′ O (mapo) [+]
Areo 2,3 km² ( 230 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jalšovec (Kroatio)
Jalšovec (Kroatio)
DEC
Jalšovec
Jalšovec
Situo de Jalšovec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jalšovec [+]
vdr

Jalšovec, hungare Erzsébetlak [erĵEbetlak] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Štrigova.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La historiaj hungaraj loknomoj estis preskaŭ la samaj: Jalsócz kaj Jalsovec. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jalšovec situas laŭ la slovena landlimo. Štrigova troviĝas je 3, Čakovec je 18 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kampoj de la vilaĝo longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1910 vivis tie 225 homoj (plejparte kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Erzsébetlak apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.