Prelog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prelog
urbo en Kroatio
Administrado
Poŝtkodo 40323
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 027  (2021) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 20′ N, 16° 37′ O (mapo)46.33516.615Koordinatoj: 46° 20′ N, 16° 37′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 63,5 km² (6 350 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Prelog (Kroatio)
Prelog (Kroatio)
DEC
Prelog
Prelog
Situo de Prelog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prelog [+]
vdr

Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska.

Preĝejo de Prelog

Situo[redakti | redakti fonton]

Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo.

En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo konstruiĝis.

Fine de la 19-a j.c. la komunumo malprogresis ne havanta fervojon. En 1910 loĝis 4518 da homoj (plej parte kroatoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Perlak, kies distriktejo estis. Poste ĝi iĝis parto de Jugoslavio, escepte inter 1941-1945, kiam rehungariĝis. Depost la sendependiĝo de 1990 la komunumo apartenas al Kroatio, kiu reakiris rangon de urbo en 1997. Duono de la loĝantaro laboras en la industrio.