Jamajka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Jamajka kolombo Leptotila jamaicensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jamajka kolomboKariba kolombo (Leptotila jamaicensis) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi troviĝas en la Kajmanaj Insuloj, Kolombio (insulo San Andrés), Honduro (Islas de la Bahía), Jamajko, kaj Meksiko (Jukatano). Ĝi estis enmetita en Nova Providenco de Bahamoj. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento la Jamajka kolombo estis priskribita laŭ la nomo "white-bellied dove" (Blankaventra kolombo) fare de kelkaj natursciencistoj kiel John Ray en 1713,[1] Hans Sloane en 1725[2] kaj Patrick Browne en 1756.[3] En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Jamajka kolombo en sia sesvoluma Ornithologie. Li uzis la franclingvan nomonLe pigeon de la Jamaïque (Jamajka kolombo) kaj la samsignifa latinlingva Columba jamaicensis.[4] Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn por la specio, tiuj ne kongruis kun la dunoma sistemo kaj ne estis agnoskitaj de la International Commission on Zoological Nomenclature.[5] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por ties 12a eldono, li inkludis la Jamajkan kolombon kaj metis ĝin kun la aliaj kolomboj en la genro Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, uzis la latinlingvan nomon de Brisson nome Columba jamaicensis kiel dunomo kaj citis la pli fruajn aŭtorojn.[6] La specio estas nuntempe metita en la genro Leptotila kiu estis enkondukita de la angla natursciencisto William John Swainson en 1837 kun la Jamajka kolombo kiel la tipa specio.[7][8] Molekula genetika studo montris, ke la Jamajka kolombo estas plej proksime rilata al la Blankpinta kolombo.[9][10]

Kvar subspecioj estas agnoskitaj, nome la jenaj:[8]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri kolombo kun tre brunaj supraj partoj, pli malhelaj en flugilpintoj kaj vosto kaj iome da irizeco sur ŝultroj, kaj tre helaj blankaj subaj partoj, vizaĝo kaj frunto kun nur iom da helbruna nuanco en flankoj kaj brusto. La beko estas nigreca kaj la kruroj ruĝaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ray, John. (1713) Synopsis methodica avium & piscium (latine). William Innys, p. 183–184.
  2. Sloane, Hans. (1725) A Voyage to the Islands Madera, Barbados, Nieves, S. Christophers and Jamaica : with the natural history of the herbs and trees, four-footed beasts, fishes, birds, insects, reptiles, &c. of the last of those islands Volume 2. London: Printed for the author, p. 303–304, [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/188773 Plate 262 fig 1].
  3. Browne, Patrick. (1756) The Civil and Natural History of Jamaica. Printed for the author, and sold by T. Osborne and J. Shipton.
  4. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés Volume 1 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 134–135.
  5. (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-19. Alirita 2021-02-13.
  6. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono Volume 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  7. Swainson, William John. (1837) On the Natural History and Classification of Birds Volume 2. John Taylor.
  8. 8,0 8,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 26a de Marto 2020.
  9. (2013) “Classification of a clade of New World doves (Columbidae: Zenaidini)”, Zootaxa 3669 (2), p. 184–188. doi:10.11646/zootaxa.3669.2.11. 
  10. (2011) “The Central American land bridge as an engine of diversification in New World doves”, Journal of Biogeography 38, p. 1069–1076. doi:10.1111/j.1365-2699.2011.02501.x.