James Dougherty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Dougherty
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1921 (1921-04-12)
en Los-Anĝeleso
Morto 15-an de aŭgusto 2005 (2005-08-15) (84-jaraĝa)
en Sankta Rafaelo
Mortokialo leŭkemio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Van Nuys High School
Familio
Edz(in)o Marilyn Monroe
Okupo
Okupo policistoverkisto
vdr

James Edward "Jim" Dougherty (12a de aprilo 192115a de aŭgusto 2005) estis usona policisto, plej bone konata ĉar estis la unua edzo de Marilyn Monroe.

La geavoj de Dougherty estis enmigrantoj el Anglio kaj Irlando.[1] Dougherty mem naskiĝis en Teksaso. Li studentis en Altlrnejo de Van Nuys, kie gradiĝis en 1939 kun Jane Russell, kiu poste iĝos kunulino de MM en Gentlemen Prefer Blondes, lernejo kie li estis aktiva en teatro kaj membro de la piedpilka teamo.[2] Li edziĝis trifoje. Kun Marilyn temis pri la unua fojo.

Li tiam estis laboristo ĉe Lockheed. Biografiistoj malkonsentas ĉu ili jam estis amikiĝintaj aŭ ĉu la geedziĝo estis totale fiksita de adoptaj zorgantoj. Ili geedziĝis la 19-an de junio 1942, tuj post kiam Monroe fariĝis 16jaraĝa, kaj ŝi poste eliris el mezlernejo. Ŝi malŝatis esti dommastrino kaj poste deklaris ke la "geedziĝo ne igis min malĝoja, sed ĝi ankaŭ ne igis min feliĉa. Mia edzo kaj mi apenaŭ parolis unu la alian. Tio ne estis ĉar ni estis koleraj. Ni havis nenion direnda. Mi mortis pro enuo."[3] En 1943, Dougherty membriĝis en la usona komerca ŝiparo. Li estis komence postenigita sur la Insulo Santa Catalina ĉe la marbordo de Kalifornio, kie ŝi vivis kun li dum pluraj monatoj ĝis li estis ekspedita eksteren al la Pacifiko en aprilo 1944, kie li estus restinta por la plej multo el la venontaj du jaroj. Monroe tiam translokiĝis ĉe la gepatroj de Dougherty, kaj komencis labori pri la fabriko Radioplane de senpilotaj aviadiloj kiel parto de la militklopodoj.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Eben R. Dougherty born c1850 Ireland" Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine. Genealogy.com. 16a de Februaro, 2010. Alirita la 21an de Majo, 2011.
  2. To Norma Jeane with Love, Jimmie de Jim Dougherty, 2000. p 2-10
  3. Spoto, Donald (2001), Marilyn Monroe: The Biography, Cooper Square Press 2001, p. 78.
  4. Spoto 2001, p. 86.
  5. Banner, Lois (2012). Marilyn: The Passion and the Paradox. Bloomsbury. ISBN 978-1-40883-133-5. p. 98.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Marilyn Encyclopedia de Adam Victor (The Overlook Press, Woodstock, New York, 1999 Adam Victor, s.v. James Dougherty)