Jan Peregryn Haczela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Peregryn Haczela
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1865 (1865-12-26)
en Odrzykoń
Morto 26-an de julio 1942 (1942-07-26) (76-jaraĝa)
en Ivano-Frankivsk
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Memorigilo Jan Peregryn Haczela
Profesio
Okupo filozofo • teologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Peregryn Haczela (naskiĝis la 26-an de decembro 1865 en Odrzykoń (distrikto Krosno), murdita la 26-an de julio 1942 en Stanisławów) – pola minoritano, monaĥestro, doktoro pri filozofio kaj teologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Peregryn Haczela naskiĝis en kamparana familio. En Krosno frekventis lernejojn. Ordiniĝis en 1890. Doktoriĝis pri teologio kaj filozofio. De 1905 monaĥestro en Galicio. En 1908 iĝis nova helpokanonizanto de beatigita Kinga. En 1914 iĝis la unua anstataŭanto de la ordena generalo.

Dum misio, kiun plenumis en Pabianice, inspiris Rajmund Kolbe (la posta sanktulo), tiel ke li kun la frato Franciszek Kolbe trairis kordonon al la aŭstra aneksaĵo kaj anoncis sin al animzorga seminario de franciskanoj en Lvovo. Tie patro Haczela ne nur akceptis lin al la seminario, sed poste sendis al Romo por studoj.

Dum la dua mondmilito estis arestita en Halicz (la nuna Ivanofrankivska provinco) kun riproĉo kaŝi judojn kaj murdita de germanoj en Stanisławów (aŭ survoje de Halicz al Stanisławów) kune kun fratulo Stefan Kosiorek kaj patro Remigiusz Wójcik.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edward Eugeniusz Maciejewski, O. Peregryn Haczela OFMConv (1865-1942) en: W nurcie franciszkańskim (Laŭ franciskana spiriteco), 15-a volumo, Jarlibro 2006
  • Ludwik Łach, Odrzykoński słownik biograficzny (Biografia vortaro de Odrzykoń), 1-a parto: Odrzykoniacy w służbie Bożej (Homoj de Odrzykoń en la dia servo), "Zeszyty Odrzykońskie", kajero 16, Odrzykoń 2009, p. 17-19 (kun la foto)