Jan Stanisław Skorupski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan Stanislaw Skorupski)
Jan Stanisław Skorupski
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1938 (1938-07-18) (85-jaraĝa)
en Loshniv
Lingvoj Esperantopolagermana vd
Ŝtataneco PollandoSvislando vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Stanisław SKORUPSKI (naskiĝis la 18-an de julio 1938 en Łoszniów en Pollando) estas pola poeto kaj eseisto, redaktoro de radiaj kaj televidaj elsendoj pri literaturo.

En 1972 li estis gvidanto de la tutmonde unua ekologia kampanjo sub veloj sur la rivero Danubo, kun la alvoko "Protekto super la natura medio de l' homo estas urĝe bezona", en la tempo, kiam ĉispeca agado estis en ĉedanubaj landoj malpermesita (Greenpeace sur la ŝipo "Rainbow Warrior 1" faris la saman aktivadon en 1978).

Jan Skorupski estas aŭtoro de unu el la tutmonde unuaj libroj pri la turnoperiodo de 1989, kiu estis tradukita parte al 14 lingvoj ("...kompreni polojn", "Pola purgatorio" ktp. - en postaj eldonoj estis diversaj titoloj), aŭtoro de la eseoj pri ŝanĝoj en Eŭropo (ekz. en la germana lingvo "Eŭropo - aŭtonoma aŭ universala?"); aŭtoro de la ciklo de sonetoj SONETADO, 8784 sonetoj en la pola kaj en Esperanto (ne estas tradukoj de la unua lingvo al la dua). Krome li estas aŭtoro de multaj aliaj cikloj de sonetoj kaj sonetoidoj, baladoj kaj kanzonoj, kiuj dum poeziaj koncertoj estis surbendigitaj kaj libre aŭ diske eldonitaj (pole, germane kaj en Esperanto kun akompano fortepiana de Witold Czajkowski).

Nun li loĝas en Zuriko kaj Venecio, iam antaŭe li vivis en la Malnova Urbo de Varsovio, en la vilaĝo Księżyce, en Turoszów, en Berlino, en Parizo kaj en Vieno.

Guinness-libro de rekordoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1997 Skorupski aperis pro siaj sonetoj verkitaj paralele en Esperanto kaj en la pola lingvo en la germanlingva eldono de la Guinness-libro de rekordoj: "La plej multajn sonetojn verkis la pola verkisto vivanta en Zuriko (Svislando), Jan Stanisław Skorupski: 732 poemojn li verkis inter la 1-a de januaro 1995 kaj la 3-a de novembro 1995 en po du lingvoj, la pola kaj Esperanto."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Jan Stanisław Skorupski » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»