Jana Cíchová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jana Cíchová
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1923 (1923-04-14)
en Prago
Morto 15-an de junio 2014 (2014-06-15) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto
vdr

Jana Cíchová-Hrdličková (naskiĝis la 14-an de aprilo 1923 - mortis la 15-an de junio 2014) estis ĉeĥa esperantista poetino kaj tradukantino, honora membrino de ĈEA.

Profesie ŝi estis fremdulgvidistino (5 lingvoj). Ŝia patro Otomar Schäfer estis verkisto, ŝia patrino Marie estis instruistino, verkistino, fondinto de sanatorio por pulmomalsanuloj.

Ŝi verkis poemojn kaj prozaĵojn, multaj ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en Esperantaj gazetoj.

En MEM ŝi laboris en virina komisiono, estis parolistino de ĉeĥa Radio por Esperanto-programoj destinitaj por Aŭstrio, estas membrino de EVA. Antaŭ fondiĝo de ĈEA ŝi redaktis informilon de ĉeĥoslovaka Esperanto-komitato, en la nova ĈEA ŝi laboris kiel komitatanino dum la unuaj jaroj post la fondo. Ŝi preparis serion da prelegoj pri memorindaĵoj de Prago, kiujn ŝi prezentis en Jugoslavio (1965) kaj Francio (1966).

Eble ŝia lasta laboro estis zorga tralego de la romano La grafo de Monte-Kristo (aperis en 2010) en traduko de Daniel Moirand, kiu en la antaŭparolo dankas pro ŝia kapto de multaj mistajpoj aŭ fuŝoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La infano de Lidice
  • Ĉiam Lidice (Paco133, 1964, p. 7)
  • Liriko intima (1988)
  • Kvar sezonoj (1990)
  • Pragaj preĝoj (1991)
  • Signo de ekkrio (1991)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Virinoj, virinoj, virinoj! (Paco 104, 1962, p. 12)
  • Praga kastelo al infanoj (Paco, 128 129, 1964, p. 5)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Karel Čapek: Pri malprogreso de la tempo (La Suda Stelo, 5/1958, p. 74)
  • Ludvík Kundera: Renesanco de Janáček (Norda Prismo, č. 4, 1958, p. 229)
  • František Kahuda: Leoš Janáček (La Suda Stelo, Jugoslavio, 2/1959, p. 28)
  • Alvoko al popoloj en la tuta mondo (Paco 89, p. 2-3)
  • Marie Majerová: Praha (Bulteno EK Praha, n-ro 56, 1960, p. 1 kaj 4)
  • Kreskas niaj vicoj (Milena Škodová - Jana Cíchová, Paco 97, 1961, p. 13
  • Virinoj - forta barilo kontraŭ eksplodo de nuklea milito (Paco 111-112, 1963, p. 12-14)
  • Kiam la homo atingos Lunon? (Paco 111-112, 1963, p. 16)
  • Aliĝilo (Paco 111-112, 1963, p. 18)
  • J. Šuliarský: En Slovakio antaŭ 20 jaroj (Paco, 128-129, 1964, p. 3 - kun Oldřich Kníchal)
  • La instituto por Historio de Muziko, Teatro kaj Literaturo (Paco, 128-129, 1964, p. 21)
  • Karel Kapoun: Kuŝante surdorse (Paco, 136/1965, p. 21)
  • Jan Noha: Soneto kun demando al Praga komponisto (Paco, č. 136, 1965, p. 20)
  • Ludvík Středa: Diskuto kun la filo (Paco, 142-143, 1965, p. 6)
  • Ludvík Středa: Senbrakulo (Paco, 136, 1965, p. 20)
  • Paul-Louis Marchetti: Libereco (Paco, 142-143, p. 35)
  • Max Švabinský: La naturon admiru (Norda Prismo, 1, 1969, p. 31)
  • Richard Špaček: Ĉio estas por ĉiuj (La Suda Stelo, 3 (222), 1971, p. 16)
  • Miloš Horanský: Manoj de Goljato
  • Otakar Maršík: Spektaklo por dioj (Paco, ĉs., 1982, p. 10-11)
  • Radim Kalfus: La ringo de Jan Amos (Paco, ĉs., 1982, p. 13)
  • Dušan Rovenský: Malaltigi internacian streĉiĝon (Paco, ĉs., 1983, p. 11)
  • Antonín Stejskal: Marie Kudeříková - simbolo de kontraŭfaŝista rezista batalo (Paco, ĉs., 1983, p. 12)
  • Josef Kresta: Karlo Markso - la fondinto de scienca socialismo (Paco, ĉs., 1983, p. 14)
  • Dagmar Štětinová: La popolo al si mem (Paco, ĉs., 1983, p. 21)
  • Ombroj sur la ponto (Paco, ĉs., 1985, p. 21-22)
  • Filmo - ilo de la pacmovado (Paco, ĉs., 1985, p. 24)
  • Ni defendas la rajton je propra kulturo (Paco, ĉs., 1985, p. 26-27)
  • Galerio de „Vagabondoj“ (Paco, ĉs., 1987, p. 20-21)
  • Armenaj okuloj en Montmartre (Paco, ĉs., 1987, p. 21-22)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]