Japana pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana pronelo
Japana pronelo
Japana pronelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. rubida'
Prunella rubida
(Temminck & Schlegel, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana pronelo (Prunella rubida) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en Japanio kaj plej orienta Rusio, nome en Saĥalino, sudo de Insuloj Kuriloj. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Ĝi formas superspecion kun la P. modularis kaj la P. immaculata. Nordaj populacioj estis priskribitaj kiel raso fervida, sed variado estas konsiderata nesufiĉa por certa agnosko de geografiaj rasoj; birdoj de malproksima nordo (Saĥalino) eble estas distinga raso, sed necesas plia studo. Monotipa.

Tiu estas malhela pronelo, kiu montras kiel distingilo tre ruĝan nuancon en la bruna nigrastrieca dorso; de tia ruĝeco devenas la latina scienca nomo P. rubida kiu aludas al tia koloro. La kapo estas grizbruna dum la subaj partoj estas ĝenerale tre grizaj kun brunecaj ventroflankoj. La kruroj estas rozkoloraj. La beko estas malhelgriza, la iriso brunaj kaj krome en la bruneca kapobildo videblas pli bruneca frunto, pli brungriza antaŭa krono, pli grizbruna malanataŭa krono kaj sub bruna fono tre markata blanka punkteco el la beko tra la vango al la suba orelareo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]