Jared Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jared Taylor
Persona informo
Naskonomo Samuel Jared Taylor
Naskiĝo 15-an de septembro 1951 (1951-09-15) (72-jaraĝa)
en Kobeo
Lingvoj anglajapanafranca vd
Loĝloko Oakton • Zentsūji vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato YaleInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Canadian Academy vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politika aktivisto • filozofo • verkisto de nefikcio vd
Laborkampo race and intelligence • sociology of race and ethnic relations vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Jared Taylor (naskiĝis la 15-an de septembro 1951) estas usona blanka naciisto, kiu estas la fondinto kaj redaktoro de American Renaissance, gazeto ofte karakterizata kiel blanka superecisma publikaĵo. Taylor estas ankaŭ verkisto kaj la prezidento de la supera organizo de American Renaissance, New Century Foundation, per kiu multaj liaj libroj estis eldonitaj. Li estas iama direktoro de National Policy Institute, blank-naciisma pensfabriko.[1] Li estas ankaŭ estrarano kaj parolanto por Council of Conservative Citizens, blanka superecisma grupo, kiu supoze inspiris la pafinton en la kirka pafmasakro en Charleston.[2][3]

Civilaj rajt-grupoj, la novaĵa gazetaro kaj akademianoj, kiuj studas rasismon en Usono, karakterizas Taylor, kaj la organizojn kun kiuj li asociiĝas, kiel reklamantojn de rasismaj ideologioj.[4][5][6][7] Li estis menciita kiel intelekta reprezentanto de la movado alt-right, kies anoj supoze estis respondecaj por la sukcesa nomumo de Donald Trump al la prezidenta kandidateco por la usona Respublikana Partio en 2016.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doty, Roxanne Lynn. (2009) The Law Into Their Own Hands: Immigration and the Politics of Exceptionalism, p. 61. ISBN 0816527717.
  2. Inside the White Supremacist Group that Influenced Charleston Shooting Suspect. TIME.
  3. Devine, Curt; Drew Griffin kaj Scott Bronstein, "White supremacist group stands by racist ideology", 24 June 2015. Kontrolita 15a de Julio 2015.
  4. "Jared Taylor, a Racist in the Guise of 'Expert'". Dennis Roddy. Pittsburgh Post-Gazette. January 23, 2005.
  5. American Renaissance Southern Poverty Law Center
  6. Robert W. Sussman. (6a de Oktobro 2014) The Myth of Race: The Troubling Persistence of an Unscientific Idea, p. 316. ISBN 978-0-674-41731-1.
  7. Atkins 2011, paĝoj 59-60
  8. Tuttle, Ian, "The Racist Moral Rot at the Heart of the Alt-Right", National Review. Kontrolita 18a de Aprilo, 2016.