Jaropolko la 1-a
Jaropolko Svjatoslaviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Grandprinco de Kievo | |||||
Regado | 972 - 978/980 | ||||
Antaŭulo | Svjatoslav la Brava | ||||
Regento | Sveneldo | ||||
Sekvanto | Vladimiro la Granda | ||||
Persona informo | |||||
Ꙗропълъкъ Свѧтославличь | |||||
Naskonomo | Ѩрополкъ Свѧтославичъ | ||||
Naskiĝo | en Kievo | ||||
Morto | 978/980 en Kievo | ||||
Tombo | Church of the Tithes (en) vd | ||||
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Kieva Regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rurikidoj | ||||
Patro | Svjatoslav la Brava | ||||
Patrino | nenomita | ||||
Gefratoj | Vladimiro la 1-a de Kievo kaj Olego la Drevlana vd | ||||
Edz(in)o | Julia, greka monaĥino | ||||
Infanoj | Svjatopolko la 1-a | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Palatina princo de Kievo | |||||
Dum | 970 - 972 | ||||
Sekvanto | Svjatopolko la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jaropolko la 1-a estis grandprinco de Kievo de 972 ĝis 980. Li estis la plej aĝa filo de Svjatoslavo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Nomo «Jaropolk» konsistas el slavaj vortoj «Jaryj» (Ѩръıи — hela) kaj «polk» (Полкъ — popolo; komparu kun germana Volk).
Grandprinco de Kievo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝdato kaj patrino ne estas konataj. Unue Komenca kroniko mensciis lin je 968.
En 970 lia patro, Grandprinco Svjatoslav, komencis militon kontraŭ Bizanca Imperio kaj enoficigis filon kiel Palatino de Kievo. Kiam je 972 Svjatoslavo pereis, li iĝis Grandprinco. Liaj fratoj, Olego kaj Vladimiro, regis kiel liaj palatinoj.
Li kontaktadis kun germana imperiestro Otto la 2-a kaj kun la Papo. Laŭ kronikoj li simpatiis al kristanoj.
Interna milito kaj pereo
[redakti | redakti fonton]Je 977 komencis interna milito inter Jaropolko kaj liaj fratoj, princo de drevlanoj Olego kaj novgoroda princo Vladimiro. Jaropolko, pro persvadoj de Sveneldo, atakis drevlanan princlandon. Dum retreto, Olego pereis. Post la ekscio pri morto de Olego, Vladimiro elvenis al Svedio aŭ Baltio. Tiel Jaropolko iĝis grandprinco de tuta Kieva Regno.
En 980 Vladimiro revenis. Komence li liberigis Novgorodon, poste aneksis Polockon, kaj venis al Kievo. Pro perfido Jaropolko estis murdita.
Laŭ Komenca kroniko Jaropolko estis mortigita en 980, sed laŭ la plej antikvaj fontoj lia morto estis la 11-an de junio 978.
Jaropolko havis edzinon, kiu post lia morto naskis Svjatopolkon.
Parencaro
[redakti | redakti fonton]- Ruriko
- Igor de Kievo kaj Olga de Kievo
- Svjatoslav la 1-a de Kievo — patro
- Jaropolko
- Svjatopolko la 1-a — filo?
- Olego la Drevlana — frato
- Vladimiro la 1-a de Kievo — frato
- Jaropolko
- Gleb — onklo
- Svjatoslav la 1-a de Kievo — patro
- Igor de Kievo kaj Olga de Kievo