Jaroslava Míčová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslava Míčová
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1920 (1920-04-28)
Morto 27-an de aprilo 1973 (1973-04-27) (52-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jaroslava MÍČOVÁ (mortis 52-jara la 27-an de aprilo 1973 en Praha post tre longa malsano) estis ĉeĥa esperantistino.

Dumviva membro kaj fakdelegito de UEA, ŝi grave helpis la kandidatigon de UEA por la pacpremio Nobel kaj estis unu el la monde plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Propono al UN en 19651966.

Laŭ ŝia iniciato komencis Tomáš Pumpr kaj Jiří Kořínek esperantigadi poemojn de la plej malfacila ĉeĥa poeto Otakar Březina por eldoni ilin omaĝe al la centjariĝo de la poeto en 1968 en Jaroměřice nad Rokytnou, kie la poeto vivis, sed la eldono ne sukcesis kaj la manuskriptoj restis en la loka Muzeo de Otakar Březina kune kun ŝiaj leteroj al ambaŭ tradukantoj. Nun estas la eldono preparata de Viktor Dvořák kunlabore kun Miroslav Malovec.