Jasuĝo

| Jasuĝo · یاسوج | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano urbego | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | ||
| Telefonkodo | 0741 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 108 505 (2011) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 30° 40′ N, 51° 35′ O (mapo)30.66666666666751.583333333333Koordinatoj: 30° 40′ N, 51° 35′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 870 m [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Jasuĝo, persalingve ياسوج estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad en Irano. Jasuĝo estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1870 m
- Loĝantaro: 134,532 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 741
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jasuĝo situas sur altebenaĵo en Zagros-montaro inter altaj montoj en sudokcidenta Irano je 558 km de Teherano [1]. Rivero trafluas la urbegon.

Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo estis loĝata jam dum la bronzepoko. Tie venkis Aleksandro la Granda kontraŭ la persoj. La urba municipo de Jasuĝo estis kreita en 1970.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jasuĝo estas industria urbo, kie funkcias uzino pri sukeroj, karban elektrejon kaj rafinejon. Manfaraĵoj estas tapiŝoj, korboj, brikoj, kaheloj.
Medicina kaj kemia universitatoj funkcias en la urbego.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jasuĝo estis konektita kun la tutlanda vojreto, krome ĝi havas flughavenon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jasuĝo situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 865 mm. Inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 15,2 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C. En la proksimaj altaj montoj glaĉeroj estas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La loka muzeo malfermita en 2002 prezentas ekzemple arkeologiajn restaĵojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans




