Jean Pirro
Aspekto
| Jean Pirro | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Jean Pirro | ||
| Naskiĝo | 24-an de decembro 1813 en Woustviller | |
| Morto | 3-an de februaro 1886 (72-jaraĝa) en Saint-Dizier | |
| Lingvoj | franca • angla • germana vd | |
| Ŝtataneco | Francio | |
| Familio | ||
| Infanoj | André Pirro (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | lingvisto verkisto | |
| Laborkampo | lingvoscienco | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean PIRRO (naskiĝis la 24-an de decembro 1813 en Woustviller apud Sarreguemines, mortis la 3-an de februaro 1886 en Saint-Dizier[1]), nomata ankaŭ M. (= Monsieur?) PIRRO aŭ - eble erare - Jean M. PIRRO, estas aŭtoro de la planlingvo Universalgloto. Li naskiĝis en germanlingva familio en Loreno kaj estis instruisto pri la germana kaj muziko en la franca urbo Saint-Dizier. En 1868 li prezentis sian planlingvon en libro, kiu aperis preskaŭ samtempe en la germana ("Versuch einer Universalischen Sprache", Bar-le-Duc) kaj la franca ("Langue Universelle", Parizo).
Li estis patro de la muzika sciencisto kaj orgenisto André Pirro (1869-1943).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Paolo Albani, Berlinghiero Buonarroti, Aga Magéra difura. Dizionario delle lingue immaginarie, p. 332
- Ernest Drezen, Historio de la Mondolingvo, 1991, p. 260
- Otto Jespersen: Du pionires de interlinguistike. Jean Pirro et Charles B. Waite. Mondo 20 (22). 1932: 7 (237), p. 161-169
- A. Z. Ramstedt: M. Pirro. Cosmoglotta 10. 1931: 5 (78), p. 86-89.
- Gaston Waringhien: Lingvo kaj vivo, 2-a eldono, Roterdamo 1989, p. 40 kaj 449
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva paĝo kun foto de Pirro kaj reproduktita parto de lia franclingva libro.
- Prezento de la germanlingva libro (en Universalgloto)
- Franclingva versio de la libro (rete legebla)
- Germanlingva versio de la libro (rete legebla)

