Jean Wyllys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Wyllys de Matos Santos
Jean Wyllys
Foto: Cristina Gallo/Agência Senado

Federacia Deputito por Rio-de-Ĵanejro
Oficanta
Funkcio akceptita:
la 1-a de februaro 2011
Balota distrikto Rio-de-Ĵanejro (Subŝtato)

Naskiĝo la 10-a de marto 1974
en Alagoinhas, Bahio
Nacieco Brazila
Politika partio Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL)
Alma mater Federacia Universitato de Bahio (UFBA)
Okupo profesoro, federacia deputito
Profesio verkisto, ĵurnalisto
TTT jeanwyllys.com.br
v  d  r
Information icon.svg

Jean Wyllys de Matos Santos (naskiĝis en Alagoinhas, la 10-an de marto 1974), pli konata kiel Jean Wyllys, estas brazila verkisto kaj federacia deputito por la subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL), en la periodo 2011-2014. En 2005 li fariĝis fama en Brazilo post sia partopreno kaj venko en la 5-a brazila eldono de la realeca televidprogramo Big Brother.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jean Wyllys naskiĝis en Alagoinhas, urbo de la brazila subŝtato Bahio. Jean Wyllys estas ĵurnalisto magistriĝinta pri Beletro kaj Lingvistiko el la Federacia Universitato de Bahio, Salvadoro. En 2004, li helpis pri la kreo de la postbakalaŭra kurso pri Ĵurnalismo kaj Homaj Rajtoj en la Universitato Jorge Amado, en la sama urbo.

En 2005 li partoprenis la 5-an eldonon de la brazila versio de la televidprogramo Big Brother, en Brazilo nomita Big Brother Brasil kaj sufiĉe famiĝis. Dum la programo li memdeklaris samseksema kaj portis diskuton pri tiu temo al la brazila televido. Estis la unua fojo, ke partoprenanto memdeklaris tia en brazila eldono de la programo. Li finis la programon kiel gajninto, ĝuante la premion de unu miliono da realoj.

Li estas profesoro pri Brazila Kulturo kaj Teorio pri Komunikado en la Supera Lernejo de Propagando kaj Merkatiko en la Universitato Veiga de Almeida, ambaŭ en Rio-de-Ĵanejro. Li ankaŭ estas verkisto.

Fine de 2010, li estis elektita federacia deputito por la subŝtato Rio-de-Ĵanejro por la jarkvaro 2011-2014. Malferme deklarita samseksemulo, li asertas gvidi sian politikan agadon favore al la homaj rajtoj.
En Januaro de 2019, li anoncas foriri ekzile dum la daŭro de la mandato de Jair Bolsonaro post recevinti multajn mortminacojn pro sia samseksemo.


Verko[redakti | redakti fonton]

  • Aflitos: crônicas e contos (Afliktaj: kronikoj kaj rakontoj): venkis la Premion Copene de Literaturo (nuntempa Premio Braskem), eldonita de Casa de Palavras (Fondaĵo Casa de Jorge Amado)
  • Ainda Lembro: crônicas e experiências vividas no BBB5 (Mi daŭre memoras: kronikoj kaj spertoj travivitaj en la programo Big Brother Brasil 5): eldonita de Editora Globo.
  • Tudo ao mesmo tempo agora: contos e crônicas (Ĉio samtempe nun: kronikoj kaj rakontoj): eldonita de Giostro Editora.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]