Jeannette Rankin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeannette Rankin
Persona informo
Jeannette Rankin
Naskonomo Jeannette Pickering Rankin
Naskiĝo 11-an de junio 1880 (1880-06-11)
en Missoula
Morto 18-an de majo 1973 (1973-05-18) (92-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Tombo Missoula Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Missoula • Rankin Ranch • Watkinsville vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de MontanoUniversitato de Vaŝingtonio • Columbia University School of Social Work vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Gefratoj Edna Rankin McKinnon • Grace Rankin Kinney • Wellington D. Rankin vd
Profesio
Okupo politikisto • socia laboristo • pacifisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • pacaktivisto • sufrageto vd
Aktiva en VaŝingtonoSan-FranciskoSpokane vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jeannette Pickering RANKIN (11-an de junio 1880 en kantono Missoula, Montana - 18-an de majo 1973 en Carmel, Kalifornio) estis usona politikistino, virinrajtistino kaj pacaktivistino. Jeannette Rankin estis la unua virino, kiu estis elektita al usona reprezenta domo kaj la unua virino elektita al Usona Kongreso.

Jeannette Rankin

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jeannette Rankin estis filino de brutobredisto John Rankin kaj lerneja instruistino Olive Pickering Rankin. Ŝi estis la plej aĝa el sep infanoj. Ŝi studis biologion en Universitato de Montana, finstudis tion en 1902. Ŝi translokiĝis en 1908 al Novjorko, kie ŝi laboris kiel sociala laboristino. Ŝi translokiĝis pli poste al Seattle, Vaŝingtonio kaj ekstudis en Universitato de Vaŝingtonio, kie ŝi aliĝis al al virinrajta movado. Ŝi havis gravan rolon en la egalrajtiga movado kaj en batalo pir la virinaj balotrajtoj en Montana. Tio lasta sukcesis la 7-an de novembro 1914.

Ŝi estis elektita en 1916 kiel reprezentanto de Montana en Reprezenta Domo de Usono. Ŝi – kiel membro de l Arespublika Partio, okupis sian lokon la 4-an de marto 1917. Kiel respublikano kaj pacifistino, ŝi voĉdonis kun aliaj 56 reprezentantoj kontraŭ la milita enpaŝo kontraŭ Germanio en la unua mondmilito. Li kondukis en 1918 sensukcesan elektokampanjon por politika sidloko en Usona Senato. En la sekvaj du jardekoj, ŝi laboris en Vaŝingtono pro diversaj organizaĵoj, ekz. por American Civil Liberties Union kaj Women's International League for Peace and Freedom. Oni elektis ŝin en 1940 al usona Kongreso. Post la atako ĉe Pearl Harbor, ŝi voĉdonis sola kontraŭ la militdeklaro de Usono al Japanio. Ŝi kandidatiĝis ne plu por la reelekto en la kongreson. En sian posta vivo, ŝi veturis plurfoje al Hindio kaj renkontiĝis kun samideanoj kiel Mahatma Gandhi.

Ŝi gvidis en 1968 pli ol 5.000 virinojn, la t.n. "The Jeannette Rankin Brigade", por demonstri kontraŭ la Vjetnama milito ĉe Kapitolo.

Oni inaŭguris en 1985 statuon en la Kapitolo, Vaŝingtono, honore je ŝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]