Jeannot et Colin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeannot et Colin
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1764
Ĝenro filozofia fabelo
vdr

Jeannot et Colin estas filozofia fabelo verkita de Voltaire kaj publikigita en 1764.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Jeannot kaj Colin estas amikoj en la urbo Issoire, en Aŭvernjo. Finigonta sian studadon, Jeannot ricevas postenon el la konto de sia patro, la markizo de la Jeannotière, kaj translokiĝas al Parizo. Colin verkas leteron de gratulo al sia ekskamarado, sed la nova markizo neniam respondas.

En Parizo, la gepatroj de Jeannot dungas instruiston, kiu scias neniom, por la juna markizo. La patro dezirus ke Jeannot lernu latinon kaj astronomion dum la patrino geografion, historion, heraldikon kaj geometrion, sed la instruisto montras la senutilon de ĉio tio. Pli aĝa, Jeannot estas amata de virinoj, ĉar li kantas agrable vodevilojn. La junulo decidis edziĝi al juna vidvino, kiu deziras fakte la riĉon de la Jeannotière.

Unu matenon Jeannot ekkonas ke la familio ruiniĝis, la patro estis enprizonigita kaj la servistoj forportis kion ili povis por ne perdi siajn perditajn salajrojn. Li trovis sian patrinon, sola, senhelpa kaj senkonsola, ploranta. Li serĉas sian amantinon kaj trovas ŝin kun oficiro, kiu proponas dungojn por Jeannot kaj lia patrino. Jeannot, iras konfesi. La konfesisto diras al li ke Dio volis tiun malfeliĉon por montri al lia familio ke mono ne faras feliĉon. Li abandonas la ĝenan Jeannot, ĉar li devas konfesi iun pli feliĉan. Meze de malespero, Jeannot vidas ke alvenas al Parizo Colin akompanata de sia juna edzino: lia iama amiko tuj proponas al li helpon, liberigas la patron de Jeannot kaj revenas en Aŭvernjo kun la tri Jeannot.

Jeannot ekkonsciis ke la amiko kiun li estis abandoninta restis bona kiam li estis viktimo de kontraŭaĵoj. Tuj poste Jeannot edziĝas al fratino de Colin. Li kaj liaj gepatroj tiam komprenas ke la feliĉo ne estas en vanitato, sed ĉefe en amo.