Jenő Zádor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jenő Zádor

Jenő Zádor
Persona informo
Naskonomo Zucker Jenő
Naskiĝo 11-an de majo 1894 (1894-05-11)
en Bátaszék
Morto 4-an de aprilo 1977 (1977-04-04) (82-jara)
en Holivudo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko • Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • aranĝistomuzikisto
TTT
Retejo https://eugenezador.com/
Information icon.svg
vdr

Jenő Zádor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zádor Jenő estis hungara-usona komponisto, instrumentadisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Zucker [cuker] ĝis 1919, lia nomo en Usono estis Eugene Zador.

Jenő Zádor[1] naskiĝis la 11-an de majo 1894 en Bátaszék, li mortis la 5-an de aprilo 1977 en Los Anĝeleso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Zádor devenis el juda familio. Kiel infano, li jam estis virtuoza pianisto. Li studis en Vieno (1911) de en:Richard Heuberger, en Lejpcigo (1913) de Max Reger, fine li doktoriĝis en Münster (1921). Li instruis inter 1922-1935 en la nova konservatorio de Vieno, poste en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En 1939 li migris al Usono pro la proksimiĝanta naziismo. Li vivis jaron en Novjorko, poste li instruis en Holivudo, krome li estis konata pri melodioj en cento da filmoj. Plej ofte li laboris kune kun Miklós Rózsa.

Liaj operoj, baletoj[redakti | redakti fonton]

  • Diana (muzikdramo, Budapeŝta Reĝa Operejo, 1923)
  • A holtak szigete (Budapeŝta Reĝa Operejo, 1928)
  • Rembrandt (Gera, 1930)
  • Csipkerózsika ébredése (Saarbrücken, 1931)
  • A gépember (baleto, 1933, prezentita en Braunschweig, 1934)
  • Kolumbusz Kristóf (Vieno, 1939)
  • A revizor (1935; tralaborita en 1952)
  • A szűz és a faun (Los Anĝeleso, 1964)
  • A mágikus szék (Baton Rouge, 1966)
  • A vörös malom (1965–67, prezentita en Novjorko, 1968);
  • Yehu (prezentita en Budapeŝto, 1996)

Elektitaj simfoniaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bánk bán (1918)
  • Romantikus szimfónia (1922)
  • Táncszimfónia (1936)
  • Gyermekszimfónia (1941)
  • Pastorale és tarantella (Ĉikago, 1942)
  • Elégia és tánc (Filadelfio, 1954)
  • Rapszódia cimbalomra és zenekarra (1969)

Elektitaj filmoj (kiel instrumentadisto, pli malofte komponisto)[redakti | redakti fonton]

  • Edison, the Man (1940)
  • Madame Curie (1943)
  • Song of Scheherazade (1947)
  • Quo Vadis? (1951)
  • The World, The Flesh and The Devil (1959)
  • Sodom and Gomorrah (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]