Jenny McCarthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenny McCarthy
Persona informo
Naskonomo Jennifer Ann McCarthy
Naskiĝo 1-an de novembro 1972 (1972-11-01) (51-jaraĝa)
en Evergreen Park
Religio budhismokatolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Mother McAuley Liberal Arts High School • Southern Illinois University • Suda Ilinojsa Universitato ĉe Carbondale vd
Subskribo Jenny McCarthy
Familio
Gefratoj Joanne McCarthy • Amy McCarthy vd
Edz(in)o Donnie Wahlberg • John Asher vd
Amkunulo Jim Carrey vd
Infanoj Evan Asher vd
Profesio
Okupo aktoroPlaymatescenaristo • aktivisto kontraŭ vakcinoj • prezentistofilmproduktoro • aŭtobiografo vd
Aktiva dum 1994– vd
Verkado
Verkoj Singled Out vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jennifer McCarthy Wahlberg (denaske Jennifer Ann McCarthy, 1a de Novembro, 1972)[1] estas usona aktorino, manekeno kaj televidgravulino. Ŝi ekkarieris en 1993 kiel nuda manekeno por la gazeto Playboy kaj estis poste nomita ĝia Playmate of the Year (belulino de la jaro). McCarthy poste havis aktorkarieron en televido kaj kino, dekomence kiel kungastiganto en la ludoprogramo de MTV nome Singled Out (1995–1997) kaj poste stele en la eponima situacia komedio Jenny (1997–1998), kaj en filmoj kiel BASEketball (1998), Scream 3 (2000), Dirty Love (2005), John Tucker Must Die (2006), kaj Santa Baby (2006). En 2013, ŝi gastigis sian propran televidan babilprogramon The Jenny McCarthy Show, kaj iĝis kungastiganto de la babilprogramo de ABC nome The View, aperante en la programo ĝis 2014. Ekde 2019, McCarthy estis parto de juĝistaro en la muzikkonkurenco de Fox The Masked Singer.

En sia nearta vivo, ŝi iĝis defendanto en la movado kontraŭ vakcinoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Jenny McCarthy Profile". E! Online. Alirita la 19an de Septembro, 2007.
  2. Specter, Michael (15a de Julio, 2013). "Jenny McCarthy's Dangerous Views". The New Yorker. Alirita la 3an de Februaro, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]